Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Historio

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Evoluo

Evoluo estas popaŝa sanĝiĝoprocezo, en kiu sin sekvas kvalite diversaj formoj kaj statoj. Komparu: kresko, progreso Vorto kun simila signifo estas disvolviĝo.

Biologio

La teorio de la evoluo de la specioj klarigas kiel el unu specio evoluas pluraj (>filogenetika arbo, genetiko). Por tiu evoluo de la specioj ankaŭ la vorto evolucio estas uzata.(ZAMENHOF: Sekve de nia toleremo ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn, ekz. "evolucio" kaj "evoluo".) Kategorio:Biologio

Homo

Biologio > Animalo > Mamulo > Primato > Hominedo > Homo < Socio ---- right Homo estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo, subjekto de socio-historia agado kaj kulturo. Ĝi estas genro el la familio homedoj. El la genro homo nun vivas nur la specio Homo sapiens, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligento kaj parolkapablo. Distinga karakterizo de la homo estas lia uzo de altnivela lingvo, lia kulturo kaj lia kapablo fari kompleksajn laborilojn kaj uzi ilin por influi la ĉirkaŭan medion (cetere aliaj animaloj, kiel la ĉimpanzo kapablas uzi simplajn ilojn). La homo aperis rezulte de komplikaj kaj longdaŭraj historio-evoluaj procesoj (Vidu: Prahomo). La homo de moderna speco (Homo sapiens - "Homo racia") aperis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 - 200 000 jaroj, laŭ iuj donitaĵoj eĉ pli frue. La ĉefkonceptojn, rilatajn al homo, oni povas distingi je tri niveloj:

Homo, kiel viva estaĵo

Homa Korpo - Sano - Nutrado - Loĝado - Vesto - Homaj malsanoj - Homa anatomio

Homo, kiel racia estaĵo

Percepto - Emocio - Volo - Animo - Agado

Homo, kiel socia estaĵo

Homa Persono - Familio - Sociaj Rilatoj - Laboro - Ripozo La nocio "Homo" estas neapartigebla disde la socio, kie li kunvivas kaj kies parto li estas, kaj ankaŭ disde kulturo, scienco, ekonomio kaj aliaj agadsferoj. Kategorio:Primatoj ja:ホモ・サピエンス ko:인간 simple:Human

Komunumo

Komunumo estas: #relative malgranda administra unuo, kies centro estas urbovilaĝo, kaj kiu ampleksas aŭ vilaĝon aŭ plurajn vilaĝojn aŭ plurajn vilaĝojn kaj urbo(j)n. Komunumoj respondecas pri lokaj publikaj taskoj, kaj rajtas memstare administri siaj internajn aferojn. #ĉiuspeca societo, bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj.

Civilizo

La kvara ĉefaj nunaj civilizoj en la mondo:
- okcidenta civilizo
- islama civilizo
- hinda civilizo
- ĉina civilizo La islama estas la plej nova, la okcidenta estas nun la plej avangarda, influa kaj granda, estante la precipa civilizo de Eŭropo mem, Ameriko, Oceanio kaj de urbana subsahara Afriko. La ĉefaj antikvaj civilizoj:
- helena civilizo
- egipta civilizo
- babilona civilizo
- mezamerika civillizo
- inkaa civilizo Ĉiu civilizo havas propran subkontinentan bazon, skribsistemon, religiojn, antikvan lingvon, klasikajn librojn, imperiojn kaj historion. Kvankam ĉiu civilizo enhavas multajn gentojn kaj landojn, tiuj partoprenas en komuna, ĝenerala kulturo. Iuj landoj estas produkto de du civilizoj: Turkio, Japanio, Pakistano, Indonezio, ktp. Civilizoj disvastiĝas per milito, imperio, religio kaj komerco kaj daŭras tra la epokojn. Religio ofte difinas civilizon -- ekzemple hinduismo kaj hinda civilizoislamo kaj islama civilizo. Sed iafoje civilizo konvertiĝas al nova religio: ekzemple, la eŭropa al kristanismo kaj la ĉina al budhismo. Vidu ankaŭ: Toynbee ja:文明 ko:문명 ms:Tamadun

Lando

Geografio > Lando ---- Lando estas parto de la surfaco, rigardata kiel geografia apartaĵo kun certaj naturaj kondiĉoj. Laŭ politika-geografia vidpunkto, tio estas teritorio havanta difinitajn limojn kaj ŝtatan suverenecon. En tiu senco la termino "Lando" estas sinonimo por Regno, Ŝtato, Nacio. Ekzistas ankaŭ landoj kun limigita suvereneco kaj kolonioj aŭ dependaj teritorioj, kiuj estas okupitaj, administrataj kaj ekspluatataj de aliaj ŝtatoj. Rimarku: Se vi deziras aldoni nacion, bonvolu vidi la paĝon Por Aldoni Nacion. ----

vidu ankaŭ

ja:国家 ko:나라 simple:Country th:ประเทศ zh-min-nan:Kok-ka

Ŝtato

Juro > Internacia juro > Publika internacia juro > Internacia socio ---- Ŝtato estas subjekto de la publika internacia juro kaj membro de la Internacia Socio. Oni povas fari 4 konsideraĵojn: Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinita teritorio, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio. Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp. Ĉiuokaze, la ŝtato havas:
- propran juran ordon,
- organojn kompetentajn por estigi kaj ekzekutigi tiun juran ordon, kaj
- konkretan forton, kiu ebligos al ĝi, eventuale trude, ekzekutigi tiun juran ordon. Plie, tiu konkretan (homan) forton povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato (la rajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internacia skalo). Ili estas nemultaj. La Unuiĝintaj Nacioj enkalkulas 191 ŝtatoj-membroj. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo. Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn... Ekzemple: Areo: Loĝantoj: MNP/loĝanto: USONO....... 9.150.000 km² .... 267.000.000 .... 26.280 $ VANUATUO.... 12.000 km² .... 200.000 .... 1.200 $ MONAKO...... 195 ha .... 30.000 (inkl. 5.000 monakanoj) Ilin karakterizas ilia suvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera. Tiu suvereneco garantias:
- la plenecon kaj universalecon de ilia kompetenteco enlande, kaj
- ilian sendependecon eksterlande.

Vidu ankaŭ


- membra ŝtato
- ŝtata terorismo
- ŝtato (t.e. subŝtato) ja:国家 simple:State th:รัฐ

Difino

Difino provas klarigi, kio io estas. Ordinare ĝi prezentas novan nocion aŭ novan vorton. Tial ĝi uzas alian vortumon ol la difinaĵo mem, sufiĉe simile al ĉirkaŭfrazo. La tuton de difinaĵo plus difino oni povas nomi gloso.

Fakoj kaj vidpunktoj

Difino estas temo de filozofio unuflanke, de vortoscienco – alinome leksikologio – aliflanke. Ofte okazas mikso de tiuj vidpunktoj. Terminoscienco certagrade devas ilin miksi pro sia meza situo.

Filozofia vidpunkto

Bazo de filozofia pritrakto de difino estas trovebla ĉe aristotelo. Kontribuis modernaj aŭtoroj, precipe logiskistoj, kiel Bertrand RUSSELL kaj Rudolf CARNAP. Filozofio ne interesiĝas pri la komunika uzo de difino, ekzemple por instrui la sencon de vorto al lingvolernanto aŭ infano, sed al epistemologia uzo de ĝi, tio estas al difino kiel rimedo por kompreni la mondon aŭ por difini nocion pli precize, ol oni faras ordinare. Sekve filozofio studas sciencajn difinojn, per kiuj oni fiksas sencojn: la tasko ne estas ĝuste vortumi jaman sencon de komuna vorto, sed doni al ĝi klaran, nedisputeblan sencon, ligi ĝin al utila, eventuale nova nocio. Tipajn ekzemplojn de tiaj difinoj prezentas matematiko: en ĝi oni ne konstatas, ke iu vorto kutime ricevas tian aŭ tian sencon. Male oni kreas la sencon, kiun la vorto de tiam surprenos. Tia difino povas esti malĝusta pro mallogiko: se ĝi kontraŭdiras aliajn nociojn, aŭ igas la vortprovizon malkohera aŭ redunda. Sed ĝi ne dependas de uzo: kiu uzas la vorton nekonforme al la difino, tiu eraras. Alia filozofia postulo estas, ke difino priskribu la esencon de la difinaĵo, ne duarangan econ. Do ekzemple homo difiniĝas kiel racia estulo. Tio supozas, ke oni akordiĝas pri esenco kaj malesenco. Sed precipe tio ignoras la eblojn de la difinuzanto. Difini zebron per ĝiaj klaso kaj vivosciencaj ecoj certe taŭgas por sciencisto, sed por ordinarulo io simila al ĉevalsimila besto kun blanka-nigraj strioj pli taŭgas, ĉar la sciencajn ecojn li ne komprenas aŭ ne povas provi. La diskuto pri esenceco iĝas malpli akra, se oni memoras, por kiu leganto kun kiaj antaŭkonoj kaj en kiaj vivkondiĉoj oni verkas difinon.

Vortoscienca vidpunkto

Vortoscienco aŭ leksikologio ne pretendas, ke vortoj, nocioj, lingvo prezentu koheran tuton sen kontraŭdiroj. Por ĝi difinoj spegulas la sencojn, kiujn parolantoj donas al vortoj. Tiuj sencoj povas esti malprecizaj, malkoheraj kun aliaj vortoj, kaj eĉ malkoheraj de unu parolanto al alia. Tiaj situacioj ne estas facile prezenteblaj, kaj ofte vortaristoj provas normi aŭ glatigi, kaj tiel proksimiĝas al la filozofia vidpunkto.

Terminoscienca vidpunkto

Terministoj frontas mezan situacion: ili verkas pri fakvortoj, kiuj estas konscie elektataj kaj uzataj far fakuloj. Fakuloj ofte modifas la sencojn de fakvortoj laŭ la evoluo de siaj teorioj, laŭ siaj diversaj skoloj, kaj tiel plu. La laboro do estas en la kampo de lingvoplanado, kaj devas ofte kompromisi inter priskriba kaj preskriba sintenoj.

Difinarto

Tipoj de difinoj


- montra difino estas ne plene lingva difino, sed situacia respondo al difindemando. Se iu ne konas la vorton kato kaj demandas kio estas kato?, oni povas respondi signante al reala kato kaj dirante tio estas kato.
- karakteriza difino klarigas, per kiuj ecoj oni rekonas la difinaĵon. Tre oftan strukturon de tiutipa difino jam priskribis aristotelo: ĝi mencias supernocion, kaj aldonas ecojn proprajn al la subnocio kaj malproprajn aŭ forestantajn el aliaj subnocioj. Ekzemple difino de seĝo povas esti meblo (supernocio) por sursido (kontraste al subnocioj tablo, ŝranko...) De unu homo (kontraste al subnocioj benko, sofo...). Karakterizaj difinoj estas klasika difinspeco, kaj ili ofte estas la plej efike komprenigaj.
- lista difino ne prezentas ecojn de la nocio, sed nomas la subnociojn. Ekzemple nordiano: svedo, norvego aŭ finlandano estas lista difino. En multaj okazoj listado ne eblas ĉar ĝi tro longus, des pli listado de ĉiuj individuoj. Sed lista difino, kiu lasas al la uzanto la ĝeneraligon, do ia ekzempliga difino, ofte bonas: ruĝo: koloro de sango, tomato..." estas pli facile uzebla, ol karakteriza difino per ondolongo de ruĝaj lumradioj.
- uzekzempla difino ne vere estas difinspeco, sed rezultas el redakta malfacilo. Ĝi aperas kiam oni difinas ekzemple
baŭmi per oni diras, ke ĉevalo baŭmas, kiam ĝi levas samtempe la antaŭajn krurojn, pli-malpli miksante la difinan stilon kun tipa ekzemplo. Alia, ankaŭ iom maleleganta vortumo, estas levi la antaŭajn piedojn, parolante pri ĉevalo (al kio ŝerculoj respondas mi ja ne levas la piedojn parolante pri ĉevaloj). La malfacilo estas, ke oni ne ne konservas la substitueblon de la difino (pri substitueblo vidu sube), se oni menciu la ĉevalon.

Difektoj de difinoj

Difino povas maltrafi sian celon, se ĝi malĝustas. Ĝi povas esti fantazia, esti tro larxga (ampleksante sencojn, kiujn la vorto ne havas), tro mallarĝa (ne ampleksante sencojn, kiujn la vorto havas), kaj tiel plu. Difino ankaŭ estas lingva verko, kaj de ĝi oni ordinare atendas stilajn kvalitojn, kiaj klaro, koncizo, al kiuj ĝi povas malkonformi. Fine estas ankaŭ kelkaj formalaj difektoj, pli aŭ malpli akceptindaj:
- Cirkla difino estas difino de vorto per ĝi mem, rekte
babilo: babilo, aŭ tra gramatika revortumo babilo: ago babili (kiu nur sciigas, ke ĝi estas ago). Tiu, kiu ne jam konas la radikon, ne pli bone komprenos. Pli malrekte, tuto de difinoj povas prezenti cirklon: veturi: uzi transportmaŝinon, transportmaŝino: rimedo por veturi. En tiu okazo la leganto povas lerni nekonatan vorton, nur se li konas jam la alian. Oni povas dubi, ĉu cirkleco estas entute evitebla: al homo nekonanta lingvon difinvortaro estas nur tre granda cirklo de difinoj.
- Nesubstituebla difino estas difino, kiu ne povas anstataŭi la difinaĵon en frazoj. Ekzemple en
skribilo: ilo por skribi la difino estas substituebla, ĉar oni povas ŝanĝi ŝi prenis skribilon kaj ekdesegnis sur la paperbloko al ŝi prenis ilon por skribi kaj ekdesegnis sur la paperbloko, konservante la sencon. Sed kun la difino ĉia ilo por skribi, substitui ne eblas: ŝi prenis ĉian ilon por skribi... ne plu konformas al la unua senco. Praktike vortaristoj pli aŭ malpli strikte atentas substitueblon.
- Malpreciza difino estas difino, kiu lasas dubojn pri la eblaj uzoj de vorto. Se tio venas de malklara vortumo, la uzanto prave plendas. Sed en multaj okazoj, difino devas esti malpreciza, ĉar malprecizas la difinaĵo mem. Ekzemple
danco: ritma korpa sinmovo ordinare laŭmuzika lasas dubon, ĉu senmuzika ritma agado estas nominda danco. Se la vortaristo ne cedas al la postulo de ĉiam klara lingvo, kaj se li provas en unu difino redoni la hezitojn kaj malakordojn de parolantoj, la malprecizeco ne estas riproĉinda; ĝi spegulas tion, ke en iu ajn lingvo malprecizaj vortoj bezonatas. kategorio:terminologio kategorio:lingvistiko kategorio:logiko ja:定義 simple:Definition

Tempo

El nia ordinara vivosperto ni rimarkas ke la tempo fluas foje rapide kaj foje malrapide, depende de niaj intencoj por la konkreta agado. Fizikistoj kaj inĝenieroj uzas la tempon kiel normon por mezuri kiom da tempo daŭras iu evento aŭ kiom da tempo bezonas por iu ago. Por bioscientistoj la ideo de la tempo estas ligita al naturaj cikloj de la vivo, ekzemple al la ĉiutagaj cikloj de dormo kaj vekiĝo. La tempon malsame pririgardis malsamaj kulturoj en diversaj tempoj. En iuj religioj tempo, precipe homa tempo sur la tero, estas rigardata kiel ŝanĝo de cikloj, en kiu homoj mortas kaj renaskiĝas denove kaj denove. Iuj antikvaj Grekaj filozofoj kredis, ke tempo estas iluzio, kaj realo estas senŝanĝa kaj senmova. Iuj grandaj religioj instruis, ke la tempo estis kreita kaj estas destinita por fini iun tagon en terura kulmino. Isaac NEWTON kredis ke tempo kaj spaco estis absoluta, ideala kaj senŝanĝa. Lia vidpunkto pri la tempo estis malvenkita per la teorio de relativeco de Albert EINSTEIN. Por sciencistoj, la mezuro de tempo inkluzivas du paŝojn: difini la precizan momenton kiam io okazas, kaj establi standartan intervalon de tempo, ĝis kiam io daŭras. Ekzistas diversaj rimedoj kaj diversaj aparatoj por mezuri la tempintervalojn kaj por indiki la ĝustan tempon. ---- Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo
[M]: Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ Kalendaro ~ Kronologio Historio - Dato - Nacia tago GMT - TAI - UTC
-
ja:時間 ko:시간 simple:Time

Skribo

Skribo povas signifi: # skribadon # skribaĵon # skribarton # skribostilon # skribsistemon

Informo

Informo estas ĝenerala termino, kiu signifas:
- Scio komunikita aŭ ricevita pri difinita fakto aŭ cirkonstanco; novaĵo: informo pri krimo.
- Ĉia scio gajnita per komunikado, esploro, instruo.
- La ago aŭ fakto de informi.
- La kolekto aŭ distribuo de informaĵoj, speciale sekretaj informaĵoj. Ne ĉiu informo estas vera. Tamen ankaŭ el nevera informo eblas ekscii faktojn ; pri la informanto. Ĉiu sin informas tage pri multaj aferoj. Multaj de la informoj, kiujn individuoj ricevas estis jam kolektitaj per informservoj. Estas multaj mondaj informservoj, kiuj donas informojn al la publiko per ĵurnaloj, radio, kaj televido. Reuters, Associated Press, Agence France Presse, Interfax, kaj CNN estas inter la plej konataj internacie. Informo estas havebla pri ĉiuj temoj. Aferistoj povas sekvi la supreniĝojn kaj subeniĝojn de la borso dum politikistoj rigardas tion, kio okazas en sia ĉefurbo. Sportŝatanto ofte direkte havas informon pri sia teamo. La reto estas bone konata sistemo de rapida informo por ĉiu.
- [http://www.referencenter.com Internet Reference Information Center] La kvara difino (supra) parolas pri sekretaj informaĵoj. Tio povas rilati al informo pri la kapabloj kaj intencoj de komercaj konkurantoj, fremdaj registaroj, aŭ al tiuj, kiuj intencas malutili onin. Normale la kolekto de informoj pri komercaj konkurantoj nomiĝas ekonomia spionado, pri fremdaj registaroj spionado, kaj pri grupo aŭ personoj kun malaj intencoj, kiel fremdaj spionoj, teroristoj aŭ narkotrafikantoj, nomiĝas kontraŭspionado. ko:정보 ja:情報 zh-cn:信息 simple:Information

Historio de scienco kaj teknologio

:Inventistoj :Alexander Graham BELL - Carl BENZ - Louis BRAILLE - Arthur C. CLARKE - Rudolf DIESEL - Otto VON GUERICKE - Gutenbergo - Vato - Edisono - Robert GODDARD - Yoshiro NAKAMATS - Nikola TESLA - Alfred NOBEL- Philipp REIS :Inventoj :Aeroplano - Atombombo - Aŭto - Aviadilo - Dinamito - Mola Disko - Kompakta Disko - Elektro - Eksplodmotoro - Fridujo - Horloĝo - Kasedo - Kompaso - Komputilo - Papero - Presilo - Pulvo - Radio - Raketo - Satelitoj - Telefono - Telegrafo - Teleskopo - Televido - Trajno - Vapormotoro ja:科学史 th:ประวัติศาสตร์ของวิทยาศาสตร์และเทคโนโลยี

Norbert ELIAS

Norbert ELIAS naskiĝis la 22-a de junio 1897 en Breslaŭ, mortis la 1-an de aŭgusto 1990 en Amsterdam estis germana sociologiisto, historiisto, filozofiisto kaj poeto. Norbert Elias estis la ununura filo de judana burĝa familio. Same multaj germanaj judanoj, li havas fortan rilaton al la germanan kulturon, sed ne al Germanio. En la jaro 1984 li diris, ke li sentis estanta Eŭropano. Li plenumis studojn pri kuracarto, filozofio, psikologio en pluraj germanaj universitatoj, kie li sekvis kursoj de Richard HÖNIGSWALD, Heinrich RICKERT, Edmund HUSSERL, Karl JASPERS. La veno de nazia reĝimo trudis lin forlasi Germanion jare 1933. Ekde lia juneco li amas Francion sed ne Brition. Pro tio li loĝadis en Francio (1933-1935), sed li ne povis labori science en Francio kaj pro tio li fine migris al Britio. En la jaro 1938, post la "Kristallnacht" (kristala nokto) liaj gepatroj vizitis lin en Britio kaj li tentis persvadi ilin ne reiri al Germanio - vane. Tio traŭmigis lin grave, ĉar lia patrino estis murdita en Auschwitz. Li profesoris en universitatoj de Hago kaj Leicester. Tuta lia vido li estis preskaŭ nekonata kaj li ne povis ricevi profesoran katedron en Eŭropo aŭ Ameriko, nur tre malfrue li ricevis profesoran katedron en Akkra Ganao (1962-1964), kiel li ŝatis multe. Li diris, ke li multe lernis de liaj afrikanaj studantoj por kompreni aliajn kulturojn kaj kulturon ĝenerale. Ekde ĉirkaŭ 1970 li loĝadis ofte en Nederlando kaj Germanio, havinta loĝeĵon en Amsterdam kaj multe vojaĝis. Kvankvam traŭmigita far la germanoj, en la jaroj '70 kaj '80 li docentis en la universtitatojn de Aĥeno, Bielefeld, Bochum, Frankfurto ĉe Majno, Konstanz Münster, Amsterdam kaj Hago. Komence reeltrovo de liaj verkoj okazis esence en Germanio kaj Nederlando. Li detale studis historion kaj sociologion de la moroj kaj de la ĉiutagaj konkretaj kondutoj, en tiu fako lia nomo iĝis aŭtoritato. Lia plej konata libro tiuteme estas Über den Prozess der Zivilisation (Pri procezo de civiliziĝo) - unua eldono en Svislando: 1939, unua eldono en Germanio: 1969 -. Li ĉefe montris, ke, eĉ se dummomentaj kaj punktaj rigardoj foje iluzie kredigas la malon, la socioj konstante kaj senretroire pli kaj pli strete konformigas siajn anojn, kaj ene de pli kaj pli multenombraj terenoj, kaj ke ne nur konstante pli kreskas la kvanto de la normoj postulitaj, sed ankaŭ la memcenzuro en la individuoj.

Verkoj (selekto)


- Die Höfische Gesellschaft (skribita 1933, aperita 1969)
- Über den Prozeß der Zivilisation (1939)
- The Established and the Outsiders (1965)
- Was ist Soziologie? (1970)
- Über die Einsamkeit der Sterbenden (1982)
- Engagement und Distanzierung (1983)
- Über die Zeit (1984)
- Die Gesellschaft der Individuen (1987)
- Los der Menschen (1987, poemoj)
- Studien über die Deutschen (1989)
- Symboltheorie (2001)
- Mozart: Portrait eines Genies

Ligilo:


- [http://www.kuwi.uni-linz.ac.at/hyperelias/z-elias/ Retpaĝo pri Norbert Elias kaj liaj verkoj en angle, france, germane, hispane, itale kaj nederlande]

Hamilton

Hamilton estas loko en Nov-Zelando kie mortis Lewis Edmund DUST. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de la lando, kaj situas en la regiono Waikato sur la Nordinsulo, proksimume 150km sude de Auckland. La urbo havas loĝantaron de proksimume 150.400 (2005). La rivero Waikato dividas la urbon en du partoj. Kategorio:Nov-Zelando

Hekateo el Mileso

Hekateo el Mileso mortinta Ĉirkaŭ 475 a.K. Sendube la plejunua helena historiisto kaj geografiisto. Lia "Priskribo de la Tero" konsistigas unu el la plej unuaj priskriboj de la mediteranea mondo. En ĝi li provizas precizajn informoj pri la vizititaj regionoj, prezentas la mitologiojn de la popoloj, ties loĝmanieroj, la faŭnoj kaj flaŭroj. Li estas la unu provinte elfari realecajn priskribojn. Li diras: "Mi estas skribonta tion, kio ŝajmas min esti la vero; ĉar tiuj paroloj de la helenoj estas, ŝajnas al mi, multnombraj kaj ridindaj." En liaj primitaj genealogioj li provis korekti tion ,kio ŝjnis al li malvera. kun li aperas la unua provo (provo! kompreneble, la rezulto ne estas je la alto de la celo) elfari racian kronologion. Herodoto, venita unu generacion poste, multe ĉerpis en liaj verkoj, ne agnoskante tion.

Josephus

Historio > Historiistoj > Jozefo Flavio ---- Jozefo Flavio, Flavius Josephus (latine) aŭ Josef Ben-Matitjahu (hebree) (ĉ. 37 - 100), estis juda historiisto de la 1-a jarcento. Li prezentas al ni la ĉefan kaj plej detalan bildon de tiama Judio, kiu naskis [kristanismo|kristanismon]] kaj ribelis kontraŭ Romio. Li skribis en eleganta helena por ne-judoj. Li estas pli konata laŭ lia latina nomo, kiun li prenis kiel malsklavigito (do, familiano) de la imperiestro Vespasiano. Jozefo, estinte sacerdoto de aristokrata familio, servis dum la ribelo kontraŭ Romio kiel komandanto de la juda armeo en Galileo. Li estis kaptita de la romianoj, sed poste gajnis sian liberecon kaj revenis al Jerusalemo por konvinki la judojn kapitulaci al Romio, pri kio li ne sukcesis. Romio detruis la ribelon, Jerusalemon kaj la Templon. Jozefo vidis la Templon forbruli je la 9-a de avo (10-a de aŭgusto) en 70 p.K. Post la milito Jozefo verkis librojn de historio pri la judoj, sub la aŭspicio de la imperiestro. Liaj du ĉefaj verkoj estas:
- Peri tou Ioudaikou polemou ("Pri la juda milito") - priskribas la militon de la judoj kontraŭ Romio de 66-73.
- Ioudaike arĥaiologia (93, "Judaj antikvaĵoj") - priskribas la historion de la judoj de la kreo de la mondo ĝis la Juda Milito. La unuaj 13 libroj paralelas la Biblion, sed libroj 14-20 priskribas la tempon inter la Makabeoj kaj la Juda Milito kaj estas nia ĉefa historio pri la judoj en tiu tempo. Josephus utilis fontojn judajn kaj helenajn (iuj fontoj nun estas perditaj al ni) kaj skribis por legantoj de helene kleriĝintaj. Ĝi inkluzivigas paragrafon, kiu, se vere de Jozefo, estus la unua atesto juda (ne kristana) pri Jesuo. Li ankaŭ verkis aŭtobiografion en 90 kaj Kata Apionos ("Kontraŭ Apiono") en 100 pri argumentoj kontraŭ judismo. Li ankaŭ planis verki libron por klarigi judismon, sed tia verko estas nekonata al ni. ------ Eminentan romanan triologion pri lia vivo verkis Lion FEUCHTWANGER. ja:フラウィウス・ヨセフス ko:요셉푸스 플라비우스

Ibn-Khaldun

Plena nomo: 'Abd arRaĥman Ibn Ĥaldun. Araba historiisto (Tunizo 1332-Kairo 1406). Li studadis en Tunizo. Kiam li 30-jariĝis, li fariĝis ministro de la sultanoj de Feso kaj Tunizo. Ekde 1382, en rolo de kadio de Kairo, li estis kuntrenata en la dinastajn konkuradojn de la islama Nordafriko. Pri tiuj landoj li verkis sian kolosan historion, Kitāb al'ibar (Libro de la historiaj ekzemploj). La gvidfadeno de la historio estas la estiĝo de urba el kamparana civilizo. KHALDUN KHALDUN ja:イブン=ハルドゥーン ms:Abdul Al-Rahman Ibn Muhammad Ibn Khaldun

Makiavelo

Filozofio > Makiavelo ---- Makiavelo, itale: Niccolò MACHIAVELLI [nik-ko-lóo makjavél-li] (naskiĝis 3-a de majo, 1469, mortis 21-a de junio, 1527) estis politika filozofo de la renesanca Florenco. Li estis la aŭtoro de La Princo (1513), manlibro por la regnestro, en kiu Makiavelo konsilis la princon agi eĉ hipokrite kaj malmorale por forsavi kaj prosperigi sian regnon. Makiavelo verkis la libron por Lorenzo DE MEDICI, nevo de papo Leono la 10-a, sed Lorenzo estis pli interesita de hundoj. Makiavelo amis Florencon kaj Italion kaj deziris princon kiu povus unuigi la landon kaj liberigi ĝin de la barbaroj (t.e., la francoj kaj hispanoj). Lia scio kaj sperto de politiko estis tre profunda kaj ampleksa, pro studo de antikva historio, pro sperto kiel alilanda sekretario de Florenco kaj eĉ pro sperto kiel politika malliberulo.

Vivo

Makiavelo estis filo de malnobla leĝisto kaj bienisto. Lia patro havis nemalgrandan bibliotekon kaj ŝatis legi: foje li gajnis ekzempleron de Livio kiel pago por indeksado. Makiavelo ankaŭ ŝatis legi kaj gajnis profundan scion pri historio el la biblioteko de sia patro. En 1494, la Mediĉoj estis renversitaj kaj la florenca respubliko estis starigita. En 1498, Makiavelo, malnoblulo, fariĝis la alilanda sekretario por la respubliko. Aldone al lia scio pri historio, li posedis menson tre inteligentan kaj subtilan. Li legis homojn ne nur laŭ vorto, sed ankaŭ laŭ ago, mieno kaj motivo. Li fidis sian analizon kaj scion, ne la opinion de la multaj. Kiel sekretario li vojaĝis tra Italion kaj al Francio, Svislando kaj Germanio. Li parolis kun reĝoj, papoj, generaloj kaj kardinaloj kaj gajnis grandan sperton pri efektiva politiko. En 1512, la respubliko falis kaj la Mediĉoj revenis kaj sendis Makiavelon al malliberejo. Torturinte lin kaj ne trovinte kulpon en li, ili fine liberigis lin. Sen posteno, Makiavelo forlasis Florencon kaj iris al la bieno, kiun li heredis de lia patro, por loĝi. Tie li studis la antikvulojn kaj verkis siajn majstraĵojn: La Princo (1513) kaj la Diskursoj (1519). ... Spite de lia konsilo al princoj, Makiavelo mem ne havis koron glacian kaj kruelan. Li estis amikema, sprita kaj grandanima. Li estis bona amiko, bona patro, bona civitano. Li iris al meso, sed ne aŭskultis al la prediko, ĉar "mi ne praktikas tion". Li parolis kun princoj, ludis kun buĉistoj kaj muelistoj kaj vizitis publikinojn kaj astrologojn. Inter aŭtoroj, Makiavelo ŝatis legi Lukrecion, Danton, Vergilion kaj, super ĉiuj, Livion. Lukrecion li kopiis propramane. Li ankaŭ legis: Tukidido, Tacito, Plutarko, Ovidio, Terenco, Petrarko, Boccaccio kaj Diogeno Laertio. Ĝenerale, Makiavelo ŝatis legi pri historio kaj amoro, la du pasioj de lia vivo estinte politiko kaj virinoj. Makiavelo estis amiko de Leonardo. Ili amikiĝis kiam Leonardo laboris por Cesare Borgia.

Verko

La Princo estas praktika gvidlibro por regnestroj. Tra la epokoj, saĝuloj konsilas al la princo esti justa, prudenta, modera kaj celi la amon de sia regataro. Cicerono estas bona ekzemplo de tia konsilo. Sed Makiavelo, kiu ĵus vidis la disfalon de la florenca respubliko en 1512 pro la justa koro de Soderini, ne volis pensi pri la princo ideala sed la princo praktika kaj efika. La agoj de princoj kaj homoj, diris Makiavelo, ĉiam estas pelataj de la samaj pasioj tra la epokoj. Tial, per scio pri la agoj de granduloj lernita de Makiavelo per longa sperto de la moderna epoko kaj senĉesa legado de la antikva, Makiavelo posedis grandan praktikan scion pri la arto de regnestro, pri la ago kiu profitas la regnon, kaj pri la ago kiu malprofitas. En La Princo Makiavelo konsilas la princon pri siaj aferoj: militoj, ribeloj, armeoj, ligoj, provincoj, la sento de la popolo, ktp. La princo, laŭ Makiavelo, por gajni kaj reteni potencon, iafoje devas agi senmorale: mensogo, perforto, perfido, ĉantaĝo, mortigo, hipokriteco, ktp. Leĝo kaj moralo estas sub la princo, ne super la princo. La celo pravigas la rimedon. La respekto de la princo por leĝo, moralo, tradicio, ktp, estas tute oportuna, ne sincera aŭ bonkora. Pro tio, Makiavelo admiris la malbonajn papojn, Aleksandro la 6-a kaj Julio la 2-a. Pluraj indikis ke Makiavelo neniam diris aferojn ne jam konatajn al regnestroj; inter aliaj, Bento Spinoza, Jean-Jacques Rousseau kaj Ugo Foscolo opiniis ke la ĉefverko de Makiavelo intencis fakte montri al la popolo la praktika konduko de la regnestroj.

Alia verkaro


- Diskursoj: Kvankam La Princo estas la plej fama el liaj libroj, la plej grava estis Discorsi sopra la prima deca di Tito Livio (1519), diskursoj pri la historio de Livio pri la Romia Respubliko. En la Diskursoj Makiavelo klarigas sian tutan filozofion pri historio, politiko kaj la fondo de respubliko forta kaj daŭra. Laŭ Makiavelo, la romia respubliko estas la plej bona modelo (kvankam tiu de Venecio estis pli longdaŭra kaj paca).
- Historio florenca: historio de Florenco de la disfalo de la Imperio al 1492. Verkita kaj dediĉita al papo Klemento la 7-a (Giulio de Medici). Per komparo al la romia respubliko, Makiavelo montras kial Florenco estas tiel malforta kaj politike malfeliĉa. En la libro, Makiavelo kritikis la Mediĉojn per la buŝoj de iliaj malamikoj. Makiavelo, kiu en juneco estis arda respublikano, kiu deziris la liberecon de Florenco, en maljuneco estis arda [naciismo|naciisto]], kiu deziris la liberecon de Italio el fremduloj. Do en juneco Makiavelo estis malamiko de la Mediĉoj, sed en maljuneco penis instrui kaj instigi ilin, kiel la ununura espero por la unuiĝo de Italio. Makiavelo ankaŭ verkis komediojn (Mandragola, inter aliaj) kaj poezion. Li neniam verkis tragedion. La lingvo kaj stilo de lia prozo estis tre bona, sed lia poezio estis meza. Li skribis en la itala lingvo (la toskana, pli precize), ne en la latina. Li regis la latinan, sed ĝenerale li skribis por Italio, ne por Eŭropo. ja:ニッコロ・マキャヴェッリ ko:니콜로 마키아벨리 simple:Niccolo Machiavelli

Markso

Dosiero:marx.png
Karlo MARKSO, germane: Karl Heinrich Marx (kárl hájnrihj marks) (naskiĝis la 5-an de majo, 1818, mortis la 14-an de marto, 1883) estis filozofo el Germanio. Li fondis la skolon de marksismo per sia hegela analizo kaj kritiko de kapitalismo. Markso diris ke kapitalismo fariĝos, post lukto inter la burĝaro kaj proletaro, komunismo. Marksismo aplikita paceme al demokratio estas socialismo. Dum la 20-a jarcento, komunismo kaj socialismo floris inter 1917-89, precipe en Eŭropo kaj Azio, precipe en Rusio, Ĉinio, Vjet-Namo, Kubo, Etiopio, Svedio, Kamboĝo, Britio, kaj (efemere) Ĉilio. Klare, Markso grave influis la jarcenton 20. Markso estis juda laŭ etno, luterano laŭ religio, ateisto laŭ kredo, germana laŭ naskiĝo kaj brita laŭ lando. Li loĝis malriĉe kaj sen posteno en Londono kun sia familio, esplorinte kaj verkinte en la biblioteko de la Brita Muzeo. Danke al la heredaĵo de Frederiko ENGELS, li povis dediĉi sian vivon al politiko kaj filozofio. Lia filino Laura MARX edzinigixs al lia disĉiplo Paul LAFARGUE. Markso vidis historion kiel lukto inter klasoj. Markso estas materialisma, kredinte ke historio kaj ĉiu ago de homo estas bazita, rekte aŭ nerekte, sur la materia stato de homo, alivorte sur la ekonomio. Markso ankaŭ estis hegelisma, tial li vidis ĉion kiel lukto inter kontraŭoj, lukto kiel finiĝas post tempo en nova, plibona sintezo (tial, Markso kredis al la ideo de progreso). Ekzemple, kapitalismo venas el la lukto inter la nobelaro kaj la burĝaro. Per tia analizo pri historio kaj pri kapitalismo, Markso konkludis ke la proletaro luktos kontraŭ la burĝaro kaj renversos kapitalismon por starigi komunismon, sub kiu la proletaro regos, privata posedaĵo fariĝos malbona memoro kaj ŝtata potenco forvelkos.privata posedaĵo En sia analizo, Markso montris kiel kapitalismo estas maljusta: la kapitalisto, per sia kapitalo, aĉetas kaj kunigas enigaĵojn -- krudajn materialojn, laboron, maŝinon, konstruojn, ktp -- por fari eligaĵon -- la produkton. Li povas vendi la produkton je prezo pli alta ol la fizikaj enigaĵoj pro la aldono de laboro. Tial la profito devenas de la aldono de laboro. Sed por havi la profiton por si mem, la kapitalisto devas friponi siajn laborantojn: li pagas al la laborantoj malpli da mono ol ili gajnis por la kompanio. Alivorte, la kapitalisto ŝtelas la profiton el la poŝo de siaj laborantoj. Kvankam Markso estis juda sole laŭ etno, lia bildo de la estonta mondo similas al tiu de la profetoj de la Biblio, kiuj ankaŭ antaŭdiris pri estonta mondordo de justeco kaj venĝo por la malriĉularo. Markso kredis ke komunisma revolucio ekos en Germanio, sed fakte ĝi ekis en Rusio (1917) kaj poste en Ĉinio, Vjet-Namo, Kamboĝo, Etiopio, Kubo kaj aliaj, zenitinte ĉirkaŭ 1980. Plejparte ne la proletaro sed la kamparano ribelis kontraŭ beba kapitalismo aŭ eĉ kontraŭ reĝo. Komunismo fine venis al orienta Germanio, sed nur sub la rusa glavo. Inter 1989-91, kiam la politika kaj ekonomia potenco de Rusio disfalis, komunismo en orienta Eŭropo ankaŭ disfalis. Marksismo estis disvastigita en okcidenta Eŭropo precipe kiel socialismo, precipe en la nordo, kaj kiel marksismo universitata, kie baza marksismo fariĝis parto de la mensa meblaro de la intelektularo. Sed depost 1989, marksismo perdis multe de kredo pro la disfalo de Eŭropa komunismo. La ideo de historio kiel materialisma, progresema kaj la rezulto de lukto kaj etapoj estas tiel vulgara en la Okcidenta ke multaj ne rekonas ĝin kiel marksisma. Eble ĉar Darvino pensis simile laŭ vulgara kredo (sed ne laŭ fakto).

En Esperanto aperis


- Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko., kompil-tradukis V. Elsudo, SAT, 1926.
- [http://www.luin.se/inko/142-9.pdf Manifesto de la Komunista partio], tradukis Detlev BLANKE, Moskvo: Progreso, 1990.
- La interna milito en Francio, tradukis Vilhelmo LUTERMANO, Novjorko: Mondial, 2005, 137 paĝoj. MARKSO Karlo MARKSO Karlo ja:カール・マルクス ko:카를 마르크스 ms:Karl Marx simple:Karl Marx th:คาร์ล มาร์กซ zh-min-nan:Karl Marx

Plutarko

Plutarko (ĉ. 46 al ĉ. 100) estis greka aŭtoro kaj biografiisto de la 1-a jarcento. Inter aliaj, li verkis je Moralia ("Verkoj pri Moralo") kaj Paralelaj Vivoj. La Vivoj estis unu el la ĉefaj fontoj de Ŝekspiro. En Paralelaj Vivoj Plutarko komparas la vivojn de famaj grekoj al famaj romianoj. Inter aliaj, li skribis pri la vivoj de Aleksandro la Granda, Cezaro, Cicerono, Demosteno, Kraso, Pompejo, Antonio, Katono la Plijuna, Katono la Malplijuna, Teseo, Romulo, Solono, Perikleo, Kimono, Likurgo, Nikiaso kaj Alkibiadeso. La vivoj de regnestroj kaj militestroj interesas lin. Precipe la virtoj kaj malvirtoj de ĉiu vivo, kaj la rolo de volo, dioj, ŝanco kaj sorto. Per la vivoj, Plutarko montras la gravecon de kuraĝo, sinregado kaj virto en vivo kaj la relative malgravecon de riĉo kaj rango. Kiel Cicerono, li sekvis Platonon kaj estis kontraŭ-makiavelisma -- spite de la sango kaj perfido, kiujn li ofte priskribis en la Vivoj. Kvankam Plutarko iafoje vojaĝis al Romo, "la urbo de multaj libroj", li loĝis en (tiame malriĉa) Grekio, en la malgranda urbo de siaj prapatroj, Ĥaironea, kie okazis antaŭ jarcentoj la fama batalo de Aleksandro la Granda kontraŭ la grekoj. El sia avo, Plutarko sciiĝis pri la mizerigo de Grekio per Antonio. Plutarko verkis en la greka lingvo kaj fakte ne regis la latinan. ja:プルタルコス

Adam SMITH

Adam SMITH (1723-1790) estis skota ekonomikisto kaj filozofo. Li famiĝis pro lia influa libro La Riĉo de Nacioj (1776). Smith estis la filo de la kontrolisto de la dogano ĉe Kirkaldy, Fife, Skotlando. Lia preciza naskiĝotago estas nekonata. Tamen, li estis baptata ĉe Kirkcaldy je 5-a de junio, 1723. Lia patro jam mortis ses monatoj antaŭe. Kiam li aĝis ĉirkaŭ dek kvin jarojn, Smith iris al la Universitato de Glasgovo, kie li studis moralan filozofion sub "la neniam forgesinda" Francis HUTCHESON (tiel nomata de Smith). En 1740 li eniris la Kolegion Balliol de la Universitato de Oksfordo, sed kiel William Robert SCOTT diris, "la Oksfordo de lia tempo donis malmulte aŭ neniom da helpo al li por tio, kio iĝis lia dumviva laboro," kaj li rezignis lian stipendion en 1746. En 1748 li komencis publike prelegi ĉe Edinburgo sub la patronado de Lord Kames. Kelkaj de tiuj prelegoj pritraktis retorikon kaj beletron, sed malfrue li entreprenis la temon de "la progreso de riĉeco," kaj ĝi estis tiam, dum liaj mezaj aŭ malfruaj dudekkelkaj jaroj, kiam li unue eksplikis la ekonomikan filozofion de "la evidenta kaj simpla sistemo de natura libereco" kiu li malfrue proklamis al la mondo en lia Esploro de la Naturo kaj Kaŭzoj de la Riĉo de Nacioj. Ĉirkaŭ 1750 li renkontis David HUME, kiu iĝis unu el la plej intimaj de lia multaj amikoj. Je 1751 Smith estis nomata profesoro de logiko ĉe la Universitato de Glasgovo. Je 1752 li transiĝis al la seĝo de morala filozofio. Lia prelegoj protraktis la kampojn de etiko, retoriko, juro kaj politika ekonomiko, aŭ "polico kaj enspezo". Je 1759 li eldonis lia Teorio de Moralaj Sentoj", kiu enhavis kelkajn de liaj Glasgovaj prelegoj. Ĉi tiu verko, kiu konstatis la reputacion de Smith je lia propra tempo, rilatas al la ekspliko de morala aprobo kaj malaprobo. Lia kapablo de flua, persvada, kvankam iom retorika, argumento estas tre evidenta. Li bazis lian eksplikon, nek sammaniere kiel la tria Lord Shaftesbury kaj Hutcheson, sur aparta "morala senso", nek (kiel Hume) certagrade sur utileco, sed sur simpatio. Ekzistas multe da diskutado pri kiom da kontraŭdiro aŭ kontrasto ekzistas inter la emfazo de Smith en Moralaj Sentoj pri simpatio kiel fundamenta homa motivo, kaj aliflanke, la ĉefa rolo de mem-intereso en La Riĉo de Nacioj. En la unua ŝajnas ke li plie emfazis la ĝeneralan harmonion de homaj motivoj kaj agadoj sub bonfarema Providenco, dum en la lasta, malgraŭ ĝenerala temo de la nevidebla mano kiu antaŭenigas la haromonion de interesoj, Smith trovas multajn pli okazojn por montri kazoj de konflikto kaj de la malvasta nesindonemo de homaj motivoj. Tiam Smith komencis doni pli da atento al juro kaj ekonomiko en liaj prelegoj kaj malpli al liaj teorioj de moraloj. Oni povas obteni impreson pri la evoluado de liaj ideoj pri politika ekonomiko de la notoj de liaj prelegoj kiuj studento skribis ĉirkaŭ 1763. Malfrue, E. Cannan redaktis ĉi tiujn (Prelegoj pri Justico, Polico, Enspezo kaj Armiloj, 1896). Ankaŭ oni povas obteni impreson de tio, kio Scott, ĝia malkovrinto kaj eldonisto, priskribis kiel "Frua Malneto de Parto de La Riĉo de Nacioj", kiu li datis ĉirkaŭ 1763. Je la fino de 1763 Smith obtenis lukran oficon de guvernisto de la juna duko de Buccleuch kaj rezignis lian oficon de profesoro. Dum 1764-66 li veturis kun lia lernanto, plejparte en Franco, kie li ekkonis tiaj intelektajn estrojn kiaj Turgot, D'Alembert, André Morellet, Helvétius kaj, precipe, Francois Quesnay, la ĉefo de la Fiziokrata skolo, kies verkojn li multe estimis. Kiam li rehejmeniris al Kirkcaldy li dediĉis multe da la sekvaj dek jaroj al lia granda verko, kiu aperis je 1776. Je 1778 li estis nomata al komforta posteno de komisaro de dogano en Skotlando kaj iris por loĝi kun lia patrino en Edinburgo. Li mortis tie je 17-a de julio, 1790, post dolora malsano. Li ŝajne dediĉis konsiderindan parton de lia enspezo al multnombraj sekretaj agoj de almozdonado. Mallonge antaŭ lia morto Smith detruis preskaŭ ĉiuj de liaj manuskriptoj. Dum liaj lastaj jaroj ŝajne li planis du maĵorajn traktaĵojn, unu pri la teorio kaj historio de juro kaj la alia pri la sciencoj kaj artoj. La postmorte eldonita Eseoj pri Filozofiaj Temoj (1795) eble enhavas partojn de tio kio estus la dua traktaĵo. La Riĉo de Nacioj iĝas tiel influa ĉar ĝi faris tiom por krei la temon de ekonomiko kaj evoluigi ĝin kiel aŭtonomia sistema fako. En la okcidenta modno, ĝi estas defendeble la plej influa libro pri la temo ĉiam eldonita. Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ merkantilismo, aperis je 1776, ekzistis fortan senton favore al libera komerco en kaj Britio kaj Ameriko. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomikaj suferoj kaj malriĉeco kauzite de la milito. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la brita publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al merkantilismo por multaj venontaj jaroj. Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de Nacioj. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel David HUME kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako hodiaŭ. Vidu: Historio de Ekonomika Pensado kaj Historio de Ekonomiko. Vidu ankaŭ: Principo de Adam Smith, kapitalismo. ja:アダム・スミス ko:애덤 스미스 ms:Adam Smith simple:Adam Smith th:แอดัม สมิท

Tacito


- Tacito (verkisto)
- Tacito (imperiestro) ja:タキトゥス ko:타키투스

Toynbee

Historio > Toynbee ---- Arnold Toynbee [arnald tojnbi] (1889 - 1975) estis brita historiisto kiu verkis la libron A Study of History (1934-61) ("Studo de Historio"). Li estis profesoro de la greka lingvo kaj greka historio ĉe la Universitato de Londono (1919-55). Toynbee rigardis historion ne naciisme kiel lukto inter nacioj, nek marksisme kiel lukto de ekonomiaj klasoj, sed morale kiel la leviĝo kaj falo de civilizoj. En lia historio, Toynbee klarigas la leviĝon kaj falon de 21 civilizoj tra la mondon kaj historion:
- egipta
- sumera
  - babilona
- hitita
- minoa
  - helena
    - ortodoksa
      - rusa
    - okcidenta
  - siria
    - irana + araba -> islama
- indusa
  - hinda
- ĉina
  - orientazia
    - japana
- anda
- majaa
  - meksika El tiuj, sep civilizoj ankoraŭ vivas: la ortodoksa, rusa, okcidenta, islama, hinda, orientazia kaj la japana. Laŭ Toynbee, la sorto de civilizo ne estas ĝenerala afero de teknologio, ekonomio aŭ demografio, kiel ni nun kutime pensas, sed specifa afero politika kaj morala de la elito kaj kiel ĝi frontas al krizoj (ekzemple, invadantoj). Kiam la elito estas kreiva kaj agema kaj tenas la fidon de la popolo, la civilizo prosperas, sed kiam la elito estas subpremanta kaj diboĉa, la civilizo sekve falas (aŭ fariĝas vivanta fosilio). Universala imperio estas signo de la fina etapo de civilizo, signo de la ĉeso de vera kultura kreskado en la civilizo. La ĝeneralaj etapoj de civilizo (kun la helena civilizo kiel ekzemplo):
- naskiĝo (Grekio en la tempo de Homero)
- kreskado (Grekio inter Homero kaj Perikleo)
- tempo de turmento (la senĉesaj militoj inter Romio, Kartago kaj la grekaj regnoj; la Mediteraneo inter Perikleo kaj Cezaro Aŭgusto)
- universala imperio (Romio)
- universala religio (kristanismo)
- vagado de gentoj (barbaroj:ĝermanoj, slavoj, vikingoj, magyaroj)
- naskiĝo de novaj civilizoj (la bizanca kaj okcidenta civilizoj) La etapoj iafoje estas interrompitaj (portempe aŭ por ĉiam) de la konkero de aliaj civilizoj. La konkero de Aleksandro la Granda interrompis la sirian civilizon ĝis la tempo de Mohameto. Hispanio interrompis meksikan civilizon kiam ĝi konkeris Meksikon. Malsimile al historiistoj hodiaŭaj, Toynbee vidis la grandan bildon de historio, sed ankaŭ bone scias la maron de detaloj. La inspiro por lia historio venis al li en Bulgario kiam li vidis ĉapon sur la kapo de kamparano: ĝi estis precize la ĉapo de vulpa pelo, kiun portis la persa armeo, kiun Herodoto priskribis antaŭ 2400 jaroj. En lia historio, Toynbee ofte klarigas per mito kaj metaforo kaj lia logiko ne estis sendifekta. Tamen, se Huntington pravas kaj historio nun transiras de lukto de idelogioj (la Fridmilito) al lukto de civilizoj, kiel la 11-a de septembro 2001 sugestas, Toynbee denove estas leginda. Vidu ankaŭ: Markso, Huntington, Oswald SPENGLER, ibn-Khaldun ja:アーノルド・J・トインビー

Datadmetodoj

Datadmetodo estas metodo por eksii daton (tempon) kiam la aĵo estis kreita. Ĉi tiu metodoj gravas por historio. Ofte uzataj datadmetodoj estas:
- Dendrokronologio
- Karbon-14 priserĉo
- Glaciokronologio kategorio:Historio

Akado

Historio > Civilizoj > Akado ---- Antikva regiono en Mezopotamio, en nordokcidenta parto de tiu ĉi regiono, antaŭ starigo de Babilonio en 18-a jc a.K. La alia, suda parto de Mezopotamio nomiĝis Sumero. Inter la du regionoj okazis multaj militoj dum sia ekzisto, sed ambaŭ defendis sin kontraŭ aliaj najbaroj. Akado vastigis en areo, kie Eŭfrato kaj Tigriso pleje proksimiĝas. Tio korespondas al ĉirkauaĵo de hodiaŭa Bagdado. La nomo devenas de Akado (Agade), semida urbo, fondita de Sargono ĉ. 2330 a.K. Ĉirkaŭ unu jarcento ĝi estis plej riĉa kaj grava urbo de la mondo. Laŭ la urbo oni derivis popolnomon - akadanoj, lingvonomon - akada, kaj nomon de la regno. Ĉirkaŭ 2,300 a.K. la potencon sur la tuta Mezopotamio kaptis semida reĝo Sargono 1-a. Lia rezidejo estis urbo Akado, kies ĝusta lokigo ankoraŭ ne eblas. Unuiĝo de Mezopotamiaj teroj sub la potenco de Sargono venigis al forta kaj centraliza regno, en kio rimarkeblis elementoj de despotio. Reĝa burokrataro, kies kvanto superis 5 milojn, kontrolis ĉiujn kamparajn komunumojn. Iuj esploristoj supozas, ke ekzistis eĉ regula armeo. En 2279 Sargono mortis, sed la Akada dinastio regis ankoraŭ longe. Sargono kaj liaj posteuloj zorgis pri la evoluo de interna kaj ekstera komerco, enkondukis unuecan sistemon de mezuroj kaj pezoj, kiu multe helpis al plia integriĝo de ĝiaj landpartoj. Strebante evolui ankaŭ eksteran komercon, Sargono efektivigis konkeran politikon kontraŭ siaj najbaroj, kiuj estis riĉaj de iuj naturaj rimedoj. Tiamaniere en la konsisto de Sargona Regno okazis urbo Mari en meza Eŭfrato kaj norda parto de nuntempa Sirio. Akada regno pleje prosperiĝis dum regado de Naram-Suene, nepo de Sargono, kiu militvenkis en Elamo (oriente de mezopotamio), Zagros-montaro (nuntempa Irano), nordaj teroj de Araba duoninsulo. De tiu tempo la sumera lingvo iom post iom cedis la lokon al akada lingvo. Sargona dinastio regis ĉirkaŭ 120 jaroj kaj en 2200 a.K. ĝi estis detruita pro la invadoj de la orientaj najbaroj - gutiaj triboj. Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akadanoj
- Akada Lingvo
- Asirio
- Babilonio
- Sargono
- Sumero
- Sumero-Babilona Kulturo ja:アッカド

Mac Ahlberg

Mac Ahlberg (12 June 1931 Stockholm, Sweden) is a Swedish film director and cinematographer. He directed a Swedish version of Fanny Hill (Sweden, 1968), starring Diana Kjær, Hans Ernback, Keve Hjelm, Oscar Ljung. Since the 1980s, he has worked mostly in Hollywood as a cinematographer, frequently hired by producer Charles Band. Ahlberg, Mac Ahlberg, Mac Ahlberg, Mac

ebay mieszne filmy madrid accommodation rozstpy programy










































:: RELATED NEWS ::
Fompedraza
Fompedraza é um município da Espanha na província de Valladolid, comunidade autónoma de Castela e Leão, de área 16,38 km² com população de 143 habit
Fombellida
Fombellida é um município da Espanha na província de Valladolid, comunidade autónoma de Castela e Leão, de área 35,93 km² com população de 244 habit
Villanueva de Jiloca
Villanueva de Jiloca é um município da Espanha na província de Saragoça, comunidade autónoma de Aragão, de área 7,40 km² com população de 85 habitantes
Villanueva de Gállego
Villanueva de Gállego é um município da Espanha na província de Saragoça, comunidade autónoma de Aragão, de área 76,02 km² com população de 3662 habita
Villalengua
Villalengua é um município da Espanha na província de Saragoça, comunidade autónoma de Aragão, de área 40,08 km² com população de 395 habitantes (
Villalba de Perejil
Villalba de Perejil é um município da Espanha na província de Saragoça, comunidade autónoma de Aragão, de área 13,17 km² com população de 123 habitantes
Villafranca de Ebro
Villafranca de Ebro é um município da Espanha na província de Saragoça, comunidade autónoma de Aragão, de área 63,55 km² com população de 684 habitantes
Villadoz
Villadoz é um município da Espanha na província de Saragoça, comunidade autónoma de Aragão, de área 17,44 km² com população de 88 habitantes (município da Espanha na província de Saragoça, comunidade autónoma de Aragão, de área 22,32 km² com população de 226 habitantes (
La Vilueña
La Vilueña é um município da Espanha na província de Saragoça, comunidade autónoma de Aragão, de área 8,54 km² com população de 107 habitantes (
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org