Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Hunoj

Hunoj

La hunoj estas popolo origine el Mez-Azio. La unuaj ĉinaj fontoj skribas pri ili jam en la 12-a jarcento a.K. kiel hsiung-nu (hiung-nu), kiam la hunoj daŭre penetris Nord-Ĉinion kaj prirabis la areon. Ilia ĉefa okupiĝo estis la nomada bestobredado kaj la ĉasado. En al 3-a jarcento a.K. formiĝis la asocio de 24 hunaj triboj, kiu kondukis prirabajn militirojn en Orient-Azion. La ĉinoj ekkonstruis la Grandan Ĉinan Muron ĉefe pro tiuj militiroj dum la Dinastio de Ĉin. La sukcesaj militiroj de Ĉinio kaj la ribeloj de la konkeritaj popoloj kondukis al la disfalo de la huna asocio en la 1-a jarcento a. K.. Formiĝis du asocioj, el kiu la asocio de la sudaj triboj venis al dependa situo al Ĉinio.

la okcidentaj hunoj

La nordaj hunaj triboj venis al areo de la nuna Kazaĥstano kaj tie formis fortan asocion. De tie ili plumarxsis okcidenten kaj en la 1-a jc. p.K alvenis al la areo inetr la Kaspia maro kaj la Arala maro, poste plumarŝis al stepoj apud la riveroj Volgo kaj Don. Ili konkeris unue la alanojn poste la orientajn gotojn (375) kaj baldaŭ alvenis al la limoj de la Romia Imperio. Ili konkeris en la 4-a jarcento Panonion (de kie la romiaj legioj jam pli frue retiriĝis). En 433 ili reĝo iĝis Atilo, sub kies estro la Huna Imperio vivis sian oran epokon. Li gvidis la imperion per fortaj manoj. Dum lia regado, la hunoj ekis du gravajn militirojn. Unue ili atingis eĉ Galegion, dumvoje detruis la urbojn ĉedanubajn kaj transpaŝis Rejnon. La romia armeo sub gvido de Ecio venkis en la batalon de Katalunio kaj ili repelis la hunojn. La hunoj militiris al Italio, kie ili detrus la urbojn Akileion, Mediolanon (hodiaŭ Milanon) kaj ekmarŝis al Romo. Romo surprenis grandegan jaran impostpagon tiel evitinte la atakon, detruon. Post la morto de Atilo, la huna asocio disfalis kaj pro la ribelo de la jugitaj popoloj, ili reiris al la stepoj de Sud-Rusio kaj asimiliĝis.

Heftalitaj hunoj

(kiuj ruinigis Hindion)

blankaj hunoj

Mihirakula ja:フン族

Mez-Azio

Geografio > Azio > Mez-Azio ---- Mez-Azio estass interna parto de Azio, kiu inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio kaj Turkmenio. Al Mez-Azio ofte apartenas ankaŭ sudaj partoj de Kazaĥstano, sude de Aralo-Irtiŝa akvodivida linio. Granda parto de la teritorio estas okupita de dezertoj Karakumo kaj Kizilkumo, ĉirkaŭita sude kaj oriente per altaj montaroj: Kopetdago, Pamiro ka. Tra la Mez-Azio fluas riveroj Amu-Darjo kaj Sir-Darjo. Ĉi tie troviĝas Arala Maro (fakte lago!) kaj lago Balĥaŝo. Kategorio:Azio ko:중앙아시아 ja:中央アジア nb:Sentral-Asia

In

La literkombino havas plurajn signifojn:
- In estas simbolo por indio je kemio.
- -in- estas sufikso en Esperanto, pri ĝia aparta uzo vidu artikolon ino.
- IN estas laŭ normo ISO 3166 landokodo de Barato.
- .in estas nacia domajno de la alta nivelo de Barato.
- IN estas Indianao - usona ŝtato.

Ĉinio

Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego. En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo, estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj. Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed ili ne respektas homajn rajtojn.

Geografio kaj loĝantaro

Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj. Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj. Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj). 81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).

Provincoj kaj teritorioj

Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn

La plej grandaj urboj

La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.

Etnoj

91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio, Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.

Religio

Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato. Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).

Ŝtato

La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.

Historio

Vidu ĉe Historio de Ĉinio

Ĉinujo en la Enciklopedio de Esperanto

Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo. E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado. La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton. Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow. La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo. Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow. Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931. En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a. La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E. Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio. Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo. WON KENN.

Literaturo


- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio] als:Volksrepublik China ja:中華人民共和国 ko:중화인민공화국 ms:Republik Rakyat China simple:People's Republic of China th:สาธารณรัฐประชาชนจีน zh-cn:中华人民共和国 zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok zh-tw:中华人民共和国

Kazaĥstano

Geografio > Azio > Kazaĥio ---- Azio Kazakstan - Қазақстан Республикасы - Республика Казахстан Lando en Centra Azio, inter la maroj Kaspia, Arala kaj Hingianga.
- Landkodo: KZ.
- E-nomo: [a] Kazaĥujo, Kazaĥstano; [o] Kazaĥa Respubliko.
- Nacia nomo: Kazak Respublikasi.
- Areo: 2.717.000 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratio.
- Ŝtatestro: prezidento Nursultan NAZARBAJEV (1993).
- Ĉefurbo: Astano, de la 1-a de decembro de 1997.
- Adm. divido: 14 provincoj kaj 3 urboj.
- Urboj: Almato (1.132 mil), Karagando (614 mil), Ŝimkento (395 mil).
- Loĝantaro: 16.606.000 (1995), inter ili 36% rusoj, 32% kazaĥoj.
- Ŝtatlingvo: kazaĥa kaj rusa.
- Kredantoj: muzulmanoj kaj kristanoj.
- Eksporto: nafto, metalo, kemiaĵoj, greno.
- Pokapa GNP: 1.330 $.

Provincoj kaj urboj memstaraj

Almaty, Almaty (urbo) (antaŭe Alma Ata), Aqmola (Astano), Aqtobe, Astano (urbo), Atyrau, Batys Qazaqstan (Oral), Bayqongyr (urbo), Mangghystau (Aqtau; iama Ŝevĉenko), Ongtustik Qazaqstan (Shymkent), Pavlodar, Qaraghandy, (Karagando, urbo), Qostanay, Qyzylorda, Shyghys Qazaqstan (Oskemen; iama Ust'-Kamenogorsk), Soltustik Qazaqstan (Petropavl), Zhambyl (Taraz; iama Dzhambul) Bajkonur ! Dosiero:Kazakhstan_sm02.jpg ja:カザフスタン ko:카자흐스탄 ms:Kazakhstan th:ประเทศคาซัคสถาน zh-min-nan:Kazakhstan

Kaspia maro

Kaspio aŭ la Kaspia maro (latine Mare Caspium [mare KASPium] aŭ Mare Hyrcanium [mare hirKANium],) estas salita lago, ĉ. 373.000 kv. km., situas inter Eŭropo kaj Azio. La plej granda lago en la mondo. Estas ĉirkaŭita de la teritorioj de Kazaĥstano - de la nordoriento, Turkmenio - de la sudoriento, Irano - de la sudo, Azerbajĝano - de la sudokcidento kaj Rusio - de la nordokcidento. Nomo de Kaspia Maro en lingvoj de ĉirkaŭantaj landoj: La surfaco de la Kaspia maro estas 28 m malsupre de marnivelo. Ĝi atingas maksimuman profundon, ĉ. 980 m, en la sudo; Norda parto estas malprofunda (ĉ. 5 m). Kaspion enfluas la riveroj:
- Volgo (kiu provizas pli ol 75% de ĝia akvo),
- Uralo,
- Emba,
- Kura,
- Terek. Kaspia maro ne havas elirejon, ĝi estas fermita natura akvorezervejo. La kvanto de elvaporiĝo estas precipe alta en la orienta enirejo, nomita Karabogazkol, kiu estas ekspluatata por produkti uzatan en kemia industrio salon per natura elvaporiĝo. Per variado de elvaporiĝo klarigeblas la granda ŝanĝo en la grandeco de la maro dum la daŭro de la historio. La kreskanta elspezo de la Volga akvo por industria kaj ĉiutaga uzo estas supozeble la ĉefa kialo de la malaltiĝo de la marnivelo, tre serioza problemo de nuntempo. La ĉefaj havenoj sur la Kaspio estas Baku, granda petrola centro, kaj Astraĥan, ĉe la buŝo de la Volgo. Kaspia marfundo subkaŝas grandajn rezervojn de nafto kaj natura gaso, kio kaŭzas akrajn disputojn inter la kvin najbaraj landoj, kiuj penas dividi inter si kaj marfundon (pro energiaj riĉaĵoj), kaj marsurfacon (por navigaj celoj kaj fiŝkaptado). Kategorio:Lagoj Kategorio:Azio ja:カスピ海 ko:카스피 해

Volgo

Geografio > Rusio > Volgo ---- Rusio Rusio Rusio Volgo (antikva nomo: Ra, en la mezepoko Itil) estas rivero en Rusio, la plej granda en Eŭropo. Longeco - 3530 km. Ĝi elfontas en la Valdaja Altaĵo kaj enfluas en Kaspian maron. Volgo havas ĉirkaŭ 200 alfluantajn riverojn. La plej grandaj estas Kama kaj Oka. La regionon laŭ kiu fluas Volgo oni nomas Volgia regiono aŭ Volgio. Kategorio:Riveroj en Eŭropo ja:ヴォルガ川

Alanoj

Alanoj (greke Αλανοι, Αλαννοι; ĉine O-lan-na; de la 9a jarcento multaj fontoj nomas ilin As, ruse Jasy, kartvele Osi) estis irana nomada subetno de sarmatoj. Alanoj estis ĉiam pretaj por milito nomadaj brutobredistoj; homoj de diversaj devenoj, ili havis komunan lingvon el irana grupo kaj komunan kulturon.

Fruaj alanoj

La unuaj mencioj de la grupoj, kiujn modernaj esplorantoj ligas kun alanoj, okazis en la 1a jarcento antaŭ Kristo. La skribitaj fontoj (ĉinaj, romiaj kaj grekaj) rakontas, ke de la 1a ĝis la 4a jarcentoj alanoj havis gvidan rolon en la triba unio de iranlingvaj nomadoj kaj ili sukcesis fari potencan union de sarmataj triboj. En la 2a kaj 3a jarcentoj alanoj kaŭzis problemojn por la Romia Imperio ĉe Danubo kaj en Kaŭkazio. Arkeologiaj trovoj pruvas la diritaĵon de la skribitaj fontoj.

La "okcidentaj" alanoj kaj vandaloj

Ĉirkaŭ la jaro 370 alanoj estis disbatitaj fare de hunoj je du grupoj. Unu el la grupoj iris al okcidento. Tie ili setlis en kelkaj lokoj, sed la plej granda grupo aliĝis al vandaloj kaj tiel venis al Iberio kaj pli malproksimen — al la Norda Afriko. En Iberio alanoj estis famaj per la ĉashundoj, kiujn ili alvenigis en Eŭropon. Speco de grandaj hundoj, nomata alanos (alanoj), plu ekzistas en la lando de eŭskoj (nord-okcidenta Hispanio).

"Orientaj" alanoj kaj hunoj

Parto de alanoj, kiu restis sub regado de hunoj, post komplikaj travivaĵoj iĝis la nuna etno de osetoj en Kaŭkazio.

Ligoj

[http://home.btconnect.com/CAIS/Religions/iranian/Zarathushtrian/Oric.Basirov/origin_of_the_iranians.htm Brief histories of the pre-Imperial Iranian peoples, Dr Oric Basirov] Category:Antikvaj etnoj

Gotoj

Tiu artikolo temas pri historia germana tribo. Se vi celis la artikolo pri la nuntempa junulara movado, vidu goto (movado) ---- La gotoj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj de tie translokiĝis al riverbuŝo de Vistula. ili migris en la 2-a jarcento suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setliĝis en Dacia, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra maro. La visigotoj, rifuĝintaj for de la hunoj petis en 376 sub gvido de Atharanik rifuĝejon de la Romia Imperio. Ili ribelis en 378 kaj murdis la imperiestron Valens kaj kuntiris fortojn en Illirio. Ili okupis Romon en 410 (sub gvido de Alarik), poste sud-Gaŭlion, finfine fondis imperion en Hispanio, kiun detruis la araboj en 711. La Reĝlandon de la ostrogotoj forbalais la hunoj, poste la ostrogotoj partoprenis en la militiroj de tiuj. Post morto de Attila (nomo fakte ne huna sed gota; "Atti-la" signifas "Patr-eto"), ili reakiris sian sendependecon kaj setliĝis en la 5-a jarcento en Panonio. ja:ゴート族 ko:고트족

Panonio

Historio > Romia imperio Panonio < Antikva Eŭropo ---- Panonio estas pralando. Norde kaj oriente la lando limis al Danubo, okcidente al Noricum kaj supra Italio kaj sude al Dalmatio kaj supra Moesia. Tiu estis parto de la historia Hungario. Ĝiaj originaj loĝantoj estis la panonoj. Ekde la 4-a jarcento a.K. ĝi estis atakata de diversaj keltaj triboj. Oni aŭdis malmulte pri la lando ĝis 35 a.K., kiam la loĝantaro aliancanta kun Dalmatio, estis atakata de Aŭgusto, kiu konkeris kaj okupis Sisakon. Tamen la lando ne estis tute subigita antaŭ ol 9 a.K., kiam ĝi aneksiĝis kun Illyria, kies limo do plivastiĝis ĝis Danubo. Multaj urboj fondiĝis en romia Panonio, kiuj estas la avoj de nuntempaj hungaraj urboj. Precipe:
- Scarbantia (Sopron)
- Arrabona (Győr)
- Gorsium-Herculia (Székesfehérvár)
- Mursa (OsijekEszék )
- Cibalae (Vinkovci)
- Marsonia (Slavonski Brod)
- Sopianae (Pécs)
- Taurunum (Zemun) Kategorio:Historio de Hungario

433

Historio > Jarcentoj > 5-a jarcento > 433 ---- En la jaro 433 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj

Mortoj

----
428 | 429 | 430 | 431 | 432 | 433 | 434 | 435 | 436 | 437 | 438
4-a jarcento - 5-a jarcento - 6-a jarcento
ko:433년

Galegio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Galegio ---- Ne konfuzu ĝin kun mezeŭropa Galicio ---- Galicio Galicio Galegio (hispane Galicia [galisja] - galege GalizaGalicia) La regiono Galegio, (29.434 km2), havas proksimume 2.800.000 loĝantojn. Galegio estas en la nordokcidenta angulo de la Ibera Duoninsulo. Ĝi konsistas el la provincoj A Coruña [a korunja] (hispane La Coruña), Lugo, Orenso (galege Ourense, hispane Orense), kaj Pontevedro (Pontevedra). La ĉefurbo de la regiono estas Santiago de Compostela en la provinco A Coruña. Aliaj grandaj urboj estas Vigo kaj Ferrol. La loka lingvo estas la galega, kiu estas proksima parenco de la portugala, sed ĉiuj parolas ankaŭ la kunoficialan hispanan. La regiono ĝuas aŭtonomecon ene de la nuntempa administra organizado de Hispanio. La nuna prezidanto estas la socialisto Emilio PÉREZ TOURIÑO; ĝis somero de 2005 kaj dum 18 jaroj, la prezidento estis la eksministro de Franco kaj fondinta prezidanto de la konservativa hispana Popola Partio, Manuel FRAGA IRIBARNE. La galega ekonomio baziĝas en bieneta terkulturo, fiŝkapatado kaj akvokulturo. Galegoj ege devis migri (kaj ankoraŭ migras) por teni sian vivon. En Hispanio, ili migris al Madrido kaj Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Eksterlanden, ili iris ĉefe al Argentino (oni ŝerce nomas Buenos-Ajreson "la kvina galega provinco", kaj, laŭ argentina slango, ĉiuj hispanaj migrintoj estas nomataj "gallego") kaj Kubo (Fidel CASTRO estas galegido). En la 1950-aj jaroj, oni iris al Eŭropo: Svisio, Germanio kaj Francio (Manu CHAO estas galegido). Tre ofte hispanaj enmigrintoj kie ajn en la mondo estas galegoj. Tabakokontrabando estis tradicia ekonomia rimedo por marbordaj galegoj. En la 1980-aj jaroj, kontrabandistoj kontaktis kolombiajn kartelojn kaj komencis labori pri multe pli profita kokaino. Galegio estas unu el la enirejo por amerikaj drogoj en Eŭropo.

Tradicioj

Kvankam la galega lingvo estas latinida, galegoj memoras la praloĝantajn keltojn. El ties influo kaj la atlantikaj rilatoj, aperas multaj tradicioj: muziko per galega sakŝalmo (gaita), kredo pri sorĉistoj (meigas) kaj tropoj de fantomoj (Santa Compaña). Ankaŭ en Galegio estas Finistero (FinisterreFisterra, "Ter-fino") parenca al bretona Finistère. Santiago de Compostela estas supozate la tomburbo de sankta Jakobo la Granda kaj la fino de Jakoba Vojo.

Famaj galegoj


- Camilo José CELA, Nobelpremiito pri literaturo.
- Francisco FRANCO, hispana regnestro.
- Pablo IGLESIAS, fondinto de la hispana Socialista Partio
- Alfonso RODRÍGUEZ CASTELAO, desegnisto, verkisto kaj politikisto Kategorio:Hispanio Kategorio:Aŭtonoma Komunumo de Hispanio ja:ガリシア

Italio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio ---- Dosiero:it.gif ---- Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da VINCI, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio VIVALDI kaj multaj aliaj.

Faktoj:


- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).

Regionoj

Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj. Kategorio:Italio als:Italien fiu-vro:Itaalia ja:イタリア ko:이탈리아 ms:Itali simple:Italy th:ประเทศอิตาลี zh-min-nan:Italia

Milano

Geografio > Italio > Milano < Piemonto
Listo de urboj de Italio ---- Listo de urboj de Italio En la Katedralo de Milano, itale "Duomo", ununura gotikstila katedralo en Italio, kaj la plej vasta en Eŭropo kun longo de 157 metroj. ja:ミラノ ko:밀라노 simple:Milan

Milano

Geografio > Italio > Milano < Piemonto
Listo de urboj de Italio ---- Listo de urboj de Italio En la Katedralo de Milano, itale "Duomo", ununura gotikstila katedralo en Italio, kaj la plej vasta en Eŭropo kun longo de 157 metroj. ja:ミラノ ko:밀라노 simple:Milan

Atilo

Atilo estas hun-, gotdevena vira persona nomo kun signifo: kara patro, paĉjo. La atiloj festas sian nomtagon je la 7-a de januaro kaj 5-a de oktobro. La nomo plej ofte uzata, populara en Hungario.

alilingvaj variantoj


- hu: Attila
- de: Attila

Famaj, gravaj Atiloj


- Atilo huna reganto
- DARGAY Attila reĝisoro de animaciaj filmoj
- JÓZSEF Attila poeto
- KASZÁS Attila aktoro
- MIZSÉR Attila olimpika ĉampiono pri kvinprovo
- PATAKY Attila kantisto (Edda)

Rusio

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo ---- Eŭropo Eŭropo Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo. Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio Aŭtonomaj distriktoj:
Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija. Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola. Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa. Urboj: Urboj de Rusio Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1). ---- Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio ---- Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio) Azio Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8% Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara, finna, ĉuvaŝa, baŝkira, mordva, ĉeĉena, ĥakasa, udmurta, maria, oseta, kabarda, komia, burjata, karaĉaja-balkara, ĉeĉena, inguŝa, jida, tuva, adigea, samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro

Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio

Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ, Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon. En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo. Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron. En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944). Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn. La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo. Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969). Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon. Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio. Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi. Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la . Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis. En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004. En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Rusio

Vidu ankaŭ


- Listo de famaj rusoj

Eksteraj ligoj

[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio] als:Russland ja:ロシア ko:러시아 ms:Russia roa-rup:Rusii simple:Russia th:สหพันธรัฐรัสเซีย zh-min-nan:Lō·-se-a

Double-marathon

An ultramarathon is any running event longer than the marathon length of 42.195 kilometres (26.2 miles, 45,760 yards). There are generally two types of ultramarathon events: runs for a specified distance and runs for a specified time (with the winner covering the most distance in that time). The most common distances run are 50 and 100 miles or 50 and 100 kilometres, though several other distances (e.g., double marathons or 1000 miles) are also occasionally contested. The format of these events and the courses covered are highly variable and range from many loops run on a 400 meter track to point-to-point road or trail races. Many ultrarunning events are also characterized by other extreme course obstacles, such as heat, cold, elevation change, or otherwise challenging terrain. Many of these races (especially in the United States) are run on dirt roads or mountain paths, though some are run on paved roads as well. Usually, there are aid stations every five to fifteen km apart where runners can replenish food and drink supplies, or take a short break. Timed events range from six or 12 hours to one, two, three and six days (known as "multi-days"). These events are generally run on a track or a short road course (often one mile or less). One of the most famous Ultra Marathons was the Westfield Ultra Marathon, an annual race between Sydney and Melbourne in Australia and was run between 1983 to 1991. Greek runner Yiannis Kouros won the event five times during that period. Australia is also the home of one of the oldest six-day races in the world, the Cliff Young Australian 6-day race, held in Colac, Victoria. The race is held on a 400 metre circuit at the Memorial Square in the centre of Colac and has seen many epic battles over the years since its inception in 1984. The 20th Cliff Young Australian 6-day race was held between the 20-26 Nov 2005. Yiannis Kouros was to rewrite the record books in that event when he beat his existing world 6-day track mark and set a new overall World 6-day record of 1036.851km.

Well known ultramarathons


- 100km de Millau
- Angeles Crest 100 Mile Endurance Run
- Badwater Ultramarathon
- Comrades Marathon
- Grand Raid de la Réunion
- Grand Union Canal 145 mile Race
- Hardrock Hundred Mile Endurance Run
- Leadville Trail 100
- London to Brighton
- Marathon des sables
- Mohican 100 Trail Run
- Spartathlon
- Swiss Alpine Marathon
- Two Oceans Marathon
- Ultra Trail Tour du Mont Blanc
- Vermont 100 Mile Endurance Run
- Wasatch Front 100 Mile Endurance Run
- Western States Endurance Run

Well known ultramarathon runners


- Lahcen Ahansal
- Gordy Ansleigh, Western States pioneer, 'inventor' of the trail ultramarathon
- Bjorn Austrheim-Smith, several time Western States winner
- Don Choi, 6 day race competitor
- Rae Clark, holds US records for 24 hours (165.3 miles) and 100 mile road (12:12:19)
- Dick Collins
- Jose Cortez, once held US 100 mile road record
- Bill Finkbeiner, completed 'Western Slam', four 100 mile trail races in the same year
- Bruce Fordyce, nine time Comrades Marathon winner
- Serge Girard
- Rich Hanna, 1994 US 100k champ, author
- Wally Hayward
- Achim Heukemes
- Andy Jones-Wilkins
- Scott Jurek, seven time Western States winner and record holer (15:36:27)
- Dean Karnazes
- Nikki Kimball
- Yiannis Kouros, multi-day race legend, world 24 hour record holder
- Frith van der Merwe, set Comrades Marathon records for both directions
- Stu Mittleman, US record holder for six day race (578 miles)
- George Parrott, Buffalo Chips Running Club guru
- Don Paul, once held world 50k road record
- Pam Reed
- Don Ritchie
- Walt Stack
- Ann Trason, seven time Western States winner
- Tim Twietmeyer, five time Western States winner
- Dave Warady, winner of the inaugural Trans-America Footrace

See also

International Association of Ultra Runners

External links


- [http://www.multidays.com/ Multiday Running]
- [http://www.run100s.com/ Stan Jensen's ultra website]
- [http://worldultranews.blogspot.com/ World Ultra News]
- [http://www.ultrarunning.com/ultra/index.shtml Ultrarunning Online]
- [http://www.coolrunning.com.au/ultra/westfieldbook.shtml the Westfield Run]
- [http://www.iau.org.tw International Association of Ultrarunners]
- [http://www.sixdayrace.org.au Cliff Young Australian 6-day race] Category:Endurance sports Category:Events in athletics Category:Running
-


best online casino Tanie podogi spielautomaten Sponsored Site warsaw bars and cafes










































:: RELATED NEWS ::
Collier Manor-Cresthaven
Collier Manor-Cresthaven is a census-designated place located in Broward County, Florida. As of the 2000 census, the CDP had a total population of 7,741.

Geography

2000 Collier Manor-Cresthaven is located at 26°15'59" North, 80°6'28" West (26.266308, -80.107815). According to the
Whirlwind (novel)
Whirlwind is a novel by James Clavell, first published in 1986. It forms part of The Asian Saga and is chronologically the last book in the series. Set in Iran in 1979, it follows the fortunes of a group of Struans helicopter pilots in the turmoil surrounding the fall of the
Collierville
Collierville is a town located in Shelby County, Tennessee. As of the 2000 census, the town had a total population of 31,872. More recent estimates hint that the city's population is nearing 40,000 people due to extensive housing starts in the area over the past few years. Like its western neighbor, Germantown Tennessee, Collierville is a suburb of <

Collingdale
Collingdale is a borough located in Delaware County, Pennsylvania. As of the 2000 census, the borough had a total population of 8,664, 502 above the 1940 count of 8,162.

Geography

Collingdale is located at 39°54'50" North, 75°16'43" West (39.913889, -75.278647). According to the United States Census Bureau, the borough has a total area of 2.3 16-bit address bus which means that their address space is limited to 64 kilobytes; this is not a "natural law", however, and thus there are exceptions. The first widely adopted 8-bit microprocessor was the Intel 8080, being used in many hobbyist computers of the late
IA8
8-bit CPUs normally use an 8-bit data bus and a 16-bit address bus which means that their address space is limited to 64 kilobytes; this is not a "natural law", however, and thus there are exceptions. The first widely adopted 8-bit microprocessor was the Intel 8080, being used in many hobbyist computers of the late

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org