Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Difino

Difino

Difino provas klarigi, kio io estas. Ordinare ĝi prezentas novan nocion aŭ novan vorton. Tial ĝi uzas alian vortumon ol la difinaĵo mem, sufiĉe simile al ĉirkaŭfrazo. La tuton de difinaĵo plus difino oni povas nomi gloso.

Fakoj kaj vidpunktoj

Difino estas temo de filozofio unuflanke, de vortoscienco – alinome leksikologio – aliflanke. Ofte okazas mikso de tiuj vidpunktoj. Terminoscienco certagrade devas ilin miksi pro sia meza situo.

Filozofia vidpunkto

Bazo de filozofia pritrakto de difino estas trovebla ĉe aristotelo. Kontribuis modernaj aŭtoroj, precipe logiskistoj, kiel Bertrand RUSSELL kaj Rudolf CARNAP. Filozofio ne interesiĝas pri la komunika uzo de difino, ekzemple por instrui la sencon de vorto al lingvolernanto aŭ infano, sed al epistemologia uzo de ĝi, tio estas al difino kiel rimedo por kompreni la mondon aŭ por difini nocion pli precize, ol oni faras ordinare. Sekve filozofio studas sciencajn difinojn, per kiuj oni fiksas sencojn: la tasko ne estas ĝuste vortumi jaman sencon de komuna vorto, sed doni al ĝi klaran, nedisputeblan sencon, ligi ĝin al utila, eventuale nova nocio. Tipajn ekzemplojn de tiaj difinoj prezentas matematiko: en ĝi oni ne konstatas, ke iu vorto kutime ricevas tian aŭ tian sencon. Male oni kreas la sencon, kiun la vorto de tiam surprenos. Tia difino povas esti malĝusta pro mallogiko: se ĝi kontraŭdiras aliajn nociojn, aŭ igas la vortprovizon malkohera aŭ redunda. Sed ĝi ne dependas de uzo: kiu uzas la vorton nekonforme al la difino, tiu eraras. Alia filozofia postulo estas, ke difino priskribu la esencon de la difinaĵo, ne duarangan econ. Do ekzemple homo difiniĝas kiel racia estulo. Tio supozas, ke oni akordiĝas pri esenco kaj malesenco. Sed precipe tio ignoras la eblojn de la difinuzanto. Difini zebron per ĝiaj klaso kaj vivosciencaj ecoj certe taŭgas por sciencisto, sed por ordinarulo io simila al ĉevalsimila besto kun blanka-nigraj strioj pli taŭgas, ĉar la sciencajn ecojn li ne komprenas aŭ ne povas provi. La diskuto pri esenceco iĝas malpli akra, se oni memoras, por kiu leganto kun kiaj antaŭkonoj kaj en kiaj vivkondiĉoj oni verkas difinon.

Vortoscienca vidpunkto

Vortoscienco aŭ leksikologio ne pretendas, ke vortoj, nocioj, lingvo prezentu koheran tuton sen kontraŭdiroj. Por ĝi difinoj spegulas la sencojn, kiujn parolantoj donas al vortoj. Tiuj sencoj povas esti malprecizaj, malkoheraj kun aliaj vortoj, kaj eĉ malkoheraj de unu parolanto al alia. Tiaj situacioj ne estas facile prezenteblaj, kaj ofte vortaristoj provas normi aŭ glatigi, kaj tiel proksimiĝas al la filozofia vidpunkto.

Terminoscienca vidpunkto

Terministoj frontas mezan situacion: ili verkas pri fakvortoj, kiuj estas konscie elektataj kaj uzataj far fakuloj. Fakuloj ofte modifas la sencojn de fakvortoj laŭ la evoluo de siaj teorioj, laŭ siaj diversaj skoloj, kaj tiel plu. La laboro do estas en la kampo de lingvoplanado, kaj devas ofte kompromisi inter priskriba kaj preskriba sintenoj.

Difinarto

Tipoj de difinoj


- montra difino estas ne plene lingva difino, sed situacia respondo al difindemando. Se iu ne konas la vorton kato kaj demandas kio estas kato?, oni povas respondi signante al reala kato kaj dirante tio estas kato.
- karakteriza difino klarigas, per kiuj ecoj oni rekonas la difinaĵon. Tre oftan strukturon de tiutipa difino jam priskribis aristotelo: ĝi mencias supernocion, kaj aldonas ecojn proprajn al la subnocio kaj malproprajn aŭ forestantajn el aliaj subnocioj. Ekzemple difino de seĝo povas esti meblo (supernocio) por sursido (kontraste al subnocioj tablo, ŝranko...) De unu homo (kontraste al subnocioj benko, sofo...). Karakterizaj difinoj estas klasika difinspeco, kaj ili ofte estas la plej efike komprenigaj.
- lista difino ne prezentas ecojn de la nocio, sed nomas la subnociojn. Ekzemple nordiano: svedo, norvego aŭ finlandano estas lista difino. En multaj okazoj listado ne eblas ĉar ĝi tro longus, des pli listado de ĉiuj individuoj. Sed lista difino, kiu lasas al la uzanto la ĝeneraligon, do ia ekzempliga difino, ofte bonas: ruĝo: koloro de sango, tomato..." estas pli facile uzebla, ol karakteriza difino per ondolongo de ruĝaj lumradioj.
- uzekzempla difino ne vere estas difinspeco, sed rezultas el redakta malfacilo. Ĝi aperas kiam oni difinas ekzemple
baŭmi per oni diras, ke ĉevalo baŭmas, kiam ĝi levas samtempe la antaŭajn krurojn, pli-malpli miksante la difinan stilon kun tipa ekzemplo. Alia, ankaŭ iom maleleganta vortumo, estas levi la antaŭajn piedojn, parolante pri ĉevalo (al kio ŝerculoj respondas mi ja ne levas la piedojn parolante pri ĉevaloj). La malfacilo estas, ke oni ne ne konservas la substitueblon de la difino (pri substitueblo vidu sube), se oni menciu la ĉevalon.

Difektoj de difinoj

Difino povas maltrafi sian celon, se ĝi malĝustas. Ĝi povas esti fantazia, esti tro larxga (ampleksante sencojn, kiujn la vorto ne havas), tro mallarĝa (ne ampleksante sencojn, kiujn la vorto havas), kaj tiel plu. Difino ankaŭ estas lingva verko, kaj de ĝi oni ordinare atendas stilajn kvalitojn, kiaj klaro, koncizo, al kiuj ĝi povas malkonformi. Fine estas ankaŭ kelkaj formalaj difektoj, pli aŭ malpli akceptindaj:
- Cirkla difino estas difino de vorto per ĝi mem, rekte
babilo: babilo, aŭ tra gramatika revortumo babilo: ago babili (kiu nur sciigas, ke ĝi estas ago). Tiu, kiu ne jam konas la radikon, ne pli bone komprenos. Pli malrekte, tuto de difinoj povas prezenti cirklon: veturi: uzi transportmaŝinon, transportmaŝino: rimedo por veturi. En tiu okazo la leganto povas lerni nekonatan vorton, nur se li konas jam la alian. Oni povas dubi, ĉu cirkleco estas entute evitebla: al homo nekonanta lingvon difinvortaro estas nur tre granda cirklo de difinoj.
- Nesubstituebla difino estas difino, kiu ne povas anstataŭi la difinaĵon en frazoj. Ekzemple en
skribilo: ilo por skribi la difino estas substituebla, ĉar oni povas ŝanĝi ŝi prenis skribilon kaj ekdesegnis sur la paperbloko al ŝi prenis ilon por skribi kaj ekdesegnis sur la paperbloko, konservante la sencon. Sed kun la difino ĉia ilo por skribi, substitui ne eblas: ŝi prenis ĉian ilon por skribi... ne plu konformas al la unua senco. Praktike vortaristoj pli aŭ malpli strikte atentas substitueblon.
- Malpreciza difino estas difino, kiu lasas dubojn pri la eblaj uzoj de vorto. Se tio venas de malklara vortumo, la uzanto prave plendas. Sed en multaj okazoj, difino devas esti malpreciza, ĉar malprecizas la difinaĵo mem. Ekzemple
danco: ritma korpa sinmovo ordinare laŭmuzika lasas dubon, ĉu senmuzika ritma agado estas nominda danco. Se la vortaristo ne cedas al la postulo de ĉiam klara lingvo, kaj se li provas en unu difino redoni la hezitojn kaj malakordojn de parolantoj, la malprecizeco ne estas riproĉinda; ĝi spegulas tion, ke en iu ajn lingvo malprecizaj vortoj bezonatas. kategorio:terminologio kategorio:lingvistiko kategorio:logiko ja:定義 simple:Definition

Nocio

Nocio estas vorto aŭ vortgrupo, kiu simbolas abstraktan, klare difineblan ideon. Laŭ PIV2 nocio estas pliprecizigo de ideo mem, do ne rilatas al lingvoj, vortoj aŭ simboloj. Kategorio:Lingvistiko Kategorio:Filozofio


Vorto

Lingvistiko > vorto ---- Vorto morfologie estas libera unuo de paroladoskribado kaj simbolas iun signifon. (Per "libera unuo" oni volas diri unuon kion oni povas uzi sen bezoni kummetaĵon.) Ekzemple, en KATO, oni havas du unuojn: KAT- kaj -O, KAT- havas (leksikan) signifon, estas radikalo (vortradiko), kaj -O havas ankaŭ signifon (gramatikan), indikas la klason de la vorto, sed oni ne povas diri "KAT" aŭ "O", aŭ diri "OKAT" anstataŭ "KATO", tial oni nomas "KAT-" kaj "-O" malliberajn formojn, sed "KATO", liberan formon. Vorto povas konsisti el unu aŭ pluraj morfemoj. Se estas unuelementa estas simpla vorto, se estas multelementa estas kunmetita vorto. Vorto semantike estas kutima signo per kiu oni esprimas ideon. Trovi la ideon kiun esprimas proponita vorto, estas vortanalizo. Konstrui la vorton, kiu elvokas proponitan ideon estas vortsintezo. Sekve, sintezi estas tasko de skribanto aŭ de parolanto, dum analizi estas tasko de leganto aŭ de aŭskutanto.

plej longaj naciaj vortoj


- hungara: megszentségteleníthetetlenségeskedéseitekért
- ĉeĥa: nejnevykristalizovúvatelnejsími (malplej kristalizeblaj) 31 literoj
- germana: Rindfleischetikettierungsüberwachungsaufgabenübertragungsgesetz

interesaĵoj


- sensonanta ĉeĥa vorto: ĉtvrthrst (kvarono de plenmano)

Vortoj por vort(spec)oj

Semantike: Sinonimo - Antonimo
Homonimo - Paronimo Vortlude: Anagramo - Palindromo - Logogrifo ---- Komparu kun: vortfarado ---- Kategorio:Lingvo ja:言葉 simple:Word zh-cn:词汇 ko:단어

Gloso (leksikologio)

Gloso estas rimarkigo skribita sur paĝomarĝenoj aŭ inter linioj. Gloso klarigas fremdlingvan vorton aŭ frazon, aŭ komplikan teĥnikan terminon. Kolekto da glosoj estas glosaro. Kompilado de glosaroj estis komenco de leksikografio, tiujn glosarojn eblas nomi pra-vortaroj.

Leksikologio

Leksikologio estas branĉo de lingvistiko, kiu esploras leksikan signifon, uzadon kaj prononcadon de vortoj (fakte leksemoj). Leksikologojn ankaŭ interesas frazeologio. Ne miksu kun leksikografio, kiu okupiĝas pri praktikaj demandoj koncernantaj kreon de vortaroj. Kategorio:Lingvistiko

Terminologio

Lingvo > Terminologio ---- Terminologio estas fako kies celo estas ĝusta elekto de vortoj precipe en teknikaj, fakulaj, profesiaj kaj sciencaj fakoj. Por Esperanto rolas la Terminologia Esperanto-Centro de UEA. Scienca terminologio nomiĝas nomenklaturo.

Vidu ankaŭ:


- termino
- nomenklaturo
- Internacia Informcentro pri Terminologio (Infoterm)
- Detlev BLANKE
- Eugen Bernhard WÜSTER Kategorio:Terminologio ja:用語

Aristotelo

thumb Aristotelo (-384 al -322) (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estas tre grava greka filozofo, Li kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la jarcento XIII, Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formigis modernan sciencon. Scienco kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo.

Vivo

Li estis naskita en -384 en Stagiro en norda Grekio, filo de kuracisto. Havante 17 jarojn, en -367 li iris al Ateno por studi ĉe la Akademio, la instruejo de Platono, kaj restas tie dum la sekvantaj du jardekoj. En -344 li forlasis, irinte al la insulo Lesbo por studi maran biologion dum du jaroj kaj tiam instruis Aleksandron dum tri. En -335 Aristotelo starigis en Ateno lian lernejon, la Liceo. En -323, je la morto de Aleksandro, li forlasis Atenon kaj, post unu jaro, mortis. Aristotelo lispis. Aristotelo estis balbutanto.

Verko

Kvankam lia instruisto estis Platono, Aristotelo kaj Platono estas historie la du polusoj de Okcidenta filozofio. Platono kredis al idealismo, ke la mondo de vido, aŭdo, tuŝo, ktp, nur estas pala respegulito de la vera realo de ideoj. Aristotelo atakis la idealismon de Platono en lia tre grava verko, Metafiziko, inter aliaj.

Etiko

La verko Etiko temas pri kiel esti feliĉa, la celo de vivo laŭ Aristotelo. Li diras ke la feliĉa homo estas la virta homo; ke riĉo, famo, honoro, ktp, estas ŝajne, ne vere, bonaj. Do la libro estas ĉefe pri virto. Virto, li diras, ne estas trovita en la ekstremo sed en la mezo: la ora mezo. Ekzemple, en milito, la ekstremoj, timo kaj aŭdaco, detruas la soldaton; sed la mezo, kuraĝo, savas lin. Virto estas atingita kiam la racia parto de animo regas la malracian. Per ada praktiko, tia regado fariĝas kutimo de animo: "Ni fariĝas justa per justa agado, memregada per memregada agado, kuraĝa per kuraĝa agado." Tia kutimo disvolvigita de praktikado estas nomita virto (en la greka, la vorto estas arete, kies larĝa signifo estas "boneco"). La kvar ĉefaj virtoj estas: prudento, memregado, kuraĝo kaj justeco. Etiko ankaŭ pritraktas amikecon kaj la bonecon de la intelekta vivo, kiu portas la plej altan feliĉon laŭ la Filozofo. La ideo ke la celo de vivo estas feliĉo estis poste disvolvigita de Locke kaj Mill kiel radiko de siaj politikoj.

Politiko

En Politiko li pritaktas la idealan civiton (komparu la Respubliko-n de Platono kaj la Civito de Dio-n de Aŭgusteno). Aristotelo komparas la multajn formojn de civito en Grekio. Li vidas politikon kiel lukto inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj: kiam la riĉuloj aŭ malriĉuloj havas tro multe da potenco, la civito ne bone servas ĉiujn kaj poste ruiniĝas en milito aŭ renverso. La plej bona civito servas ambaŭ: la malriĉuloj ĉar ili estas la plimulto de piedoj; la riĉuloj ĉar ili estas la plimulto de mono kaj rimedo. Iafoje Aristotelo sonas kiel MarksoOrwell.

Organo

Liaj verkoj pri logiko -- Kategorioj, De Interpretado, Antaŭa Analitiko, Posta Analitiko, Temoj kaj Sofismaj Refutoj -- estas are konata kiel la Organo (greke οργανον = ilo, instrumento). En la 17-a jarcento, Bakono plue disvolvis la ideojn de Aristotelo pri logiko en sia verko, la Nova Organo, helpinte fondi modernan sciencon. En la Organo Aristotelo diris, inter aliaj, ke ĉiu aĵo havas esencon kaj akcesoraĵojn. La esenco estas tiu, kiu apartenas al ĝi laŭ difino. Ekzemple, homo estas, laŭ difino, racia animalo, tial lia animaleco kaj racieco apartenas al li kiel parto de lia esenco. Akcesoraĵoj, aliflanke, estas eco de aĵo kiu ne apartenas al ĝia difino aŭ esenco. Ekzemple, la alteco aŭ koloro de homo estas akcesoraĵoj. Mi estas homo, se mi estas blanka aŭ nigra, alta aŭ malalta, ktp. Aristotelo ankaŭ diris ke ĉiu aĵo estas klasigebla hierarkie. Ĉiu fizika aĵo aŭ substanco apartenas al klaso, kiun Aristotelo nomis ĝian specon kaj al superklaso aŭ ĝia genro. Ekzemple, homo kaj ĉevalo ambaŭ apartenas al la genro "animalo", kaj al siaj specoj, "homo" kaj "ĉevalo". La speco devenas de la genro per diferenco. La diferenco de la speco "homo" de la genro "animalo" estas la eco de racieco.

Posta Analitiko

Aristotelo fidis sian sensojn. En Posta Analitiko, la plej facila verko el la Organo, li argumentis ke scienco estas konstruita el aksiomoj (= memevidentaj, antaŭsupozitaj asertoj) per racio kaj senso: per senso ni akiras faktojn, kaj per racio ni pensas logike pri ĉi tiuj faktoj. Sed tio logike maleblas komenci sen aksiomoj, kiuj servas kiel radiko aŭ fundamento. La produkto de tia procedo estas kampo de scio aŭ scienco. Tio tre similas al nia moderna scienco, sed moderna scienco ne naskiĝis ĝis Galileo aldonis eksperimentadon kaj matematikon al la aristotela ideo de scienco.

Fiziko

En Fiziko li klarigas lian fizikon, precipe pri movo kaj ŝanĝo kaj kiel li okazas. Ĝi enhavas tre interesan diskuton pri senlimeco kaj hazardo. Laŭ Aristotelo, ĉio kreitaĵo havas kvar kaŭzojn: materia, fina, efika, kaj idea. Ekzemple, tablo havas:
  • materia kaŭzo: ligno, najlo, gluo, ktp
  • idea kaŭzo: la ideo pri tablo en la menso de la ĉarpentisto
  • efika kaŭzo: la mano de la ĉarpentisto
  • fina kaŭzo: por havi meblon por manĝado, kartludi, ktp.
Platono diris ke la sola kaŭzo estas la idea; modernanoj kutime diras ke la sola kaŭzo estas la efika; Aristotelo diris ke ĉiuj kvar estas kaŭzoj. El la kvar kaŭzoj, la tre trompema por la moderna menso estas la fina kaŭzo. El lia ideoj de kaŭzo kaj senlimeco, Aristotelo diris ke estas unu sola ĉiopova Dio kiu kreis la universon. Stranga diro el pagana buŝo. Lia pruvo, kiun Tomaso de Akvino prenis kaj profundigis, skizas jene:
  1. Efektiva senlimeco en realo estas malebla.
  2. Tial la ĉeno de efikaj kaŭzoj ne estas senlima.
  3. Tial devas esti unu sola unua efika kaŭzo.
  4. Ĉi tiu estas la Unua Moviganto aŭ Dio.

De Animo

Aristotelo en De Animo diris ke la homa animo havas tri partojn: la vegetala animo, kiu nutras kaj kreskas; la sensa animo kiu movas sian korpon kaj sensas; kaj la racia animo kiu pensas. Plantoj havas nur la vegetalan animon; animaloj havas la vegetalan kaj sensan, sed nur homo havas ĉiujn tri animojn.

Ktp...

Aristotelo vidis la teron -- kaj ĉion sub la luno -- kiel lokon tre difekteman kaj almenaŭ ĥaosan, lokon de ŝanĝo kaj morto, dum la ĉielo estas loko senŝanĝebla, eterna, paca, perfekta. Ĉi tiu mondbildo grave influos la menson de la Okcidento inter 1100 kaj 1600. Laŭ Aristotelo, la tero estas farita de kvar elementoj: tero, akvo, aero, fajro. Tero estas la plej peza kaj tial eme falas al la centro de la universo, al la Tero mem. Akvo estas pli malpeza ol tero, sed pli peza ol la aliaj elementoj, do ĝi falas inter la tero kaj aero. Simile, aero estas pli malpeza ol akvo, kaj fajro la plej malpeza. La ĉielo -- la suno, steloj, ktp -- estas farita el kvina elemento neŝanĝebla, kiun li nomis kvintesenco. Aristotelo ankaŭ verkis pri biologio, logiko, poezio, retoriko, vetero kaj astronomio.

Post morto

Aristotelo verkis multajn verkojn, kion ni scias ĉar ni havas ampleksan liston de lia verkaro. Laŭ la listo, nur ono el liaj verkoj ne estis perdita. Ekzemple, li verkis dialogojn en la stilo de Platono, sed neniu el tiuj ankoraŭ ekzistas. Plejparte la verkoj, kiujn ni efektive havas, estas notoj de prelegoj skribitaj de liaj studentoj kaj, en la jarcento -I, redaktitaj de Androniko de Rodo. Aristotelo verkis en la greka kun bona stilo, sed la verkoj kiujn ni havas estas en lingvo kruda kaj skiza. En la 7-a jarcento, la araboj kaptis Egiption kaj eltrovis la verkojn de Aristotelo. Ili ŝatis la sciencon de Aristotelo, sed lia filozofio defiis ilian fidon. La islamanaj filozofoj Aviceno kaj Averoso penis akordigi la filozofion de Aristotelo kun islamo, sed ilia skolo de falsafismo plejparte fiaskis sintezi Aristotelon kun islamo. Dume, la Okcidento forgesis Aristotelon inter 500-1100, spite de la traduko de Boetio, sed tiam retrovis lin en la 12-a jarcento en araba traduko en Hispanio. Tio estis pensobombo por kristanismo, simile al la posta de Darvino. Sed post du jarcentoj, kristana Eŭropo plejparte sorbis la penson de Aristotelo, precipe per la verkoj de Sankta Tomaso de Akvino, kiu sukcese sintezis kristanan kaj aristotelan penson kiel tomasismon. Tiu estis esprimita filozofie en lia Summa theologica kaj poezie en La Dia komedio de Danto. Per la sintezo, la ideoj de Aristotelo povis fariĝi la fundamento de moderna scienco. Lia verko en fiziko kaj logiko ne estis preterpasita ĝis Galilejo kaj Bakono en la 17-a jarcento; en biologio ne ĝis Darvino en la 19-a jarcento. Liaj verkoj pri politiko, etiko kaj poezio restas avangardaj.

Konsilo al la Leganto:

Verko de Aristotelo ne estas lernolibro; male, ĝi estas libro verkita por tiuj, kiuj jam rekonas kaj scias la ĉefajn vortojn kaj ideojn de lia filozofio. Ĉar vi ne estas studento ĉe la Liceo, tial aŭ vi devas legi pri tiaj ideoj en enkonduka libro pri Aristotelo (supre mi donas al vi etan enkondukon), aŭ vi devas enplonĝi kaj, iom post iom, lernas la vortojn kaj ideojn, same kiel vi lernis la vortojn de via patrolingvo. Vi devas legi kelkajn verkojn antaŭ ol vi sentos vin komforta en lia mondo. Ĉiu verko ne tute klarigas lian penson, sed anstataŭ estas unu aparta fenestro al lia penso. La verkoj plej facile legeblaj kaj kompreneblaj estas Poetiko, Etiko kaj Politiko. La verko plej malfacila (almenaŭ por mi) estas la Antaŭa Analitiko. Por kompreni la Okcidenton kulture kaj filozofie, precipe inter 1200-1700 -- ekzemple, por legi Danton, Ŝekspiron, Galileon, ktp. -- legado de Aristotelo estas tre utila kaj preskaŭ neevitebla. Sekvintoj: Tomaso de Akvino, Bakono, Galileo ja:アリストテレス ko:아리스토텔레스 ms:Aristotle simple:Aristotle th:อริสโตเติล

Bertrand RUSSELL

http://zh.wikipedia.org/upload/thumb/a/a4/247px-Bertrand_russell.jpg
Bertrand Arthur William RUSSELL [BERTrand rasl], (naskita je la 8-an de majo 1872 en Monmouthshire, mortinta je la 2-an de februaro 1970 apud Penrhyndeudraeth en Kimrio) estis epistemologo, matematikisto, logikisto, filozofo kaj moralisto tre grava en la 20-a jarcento. Li ankaŭ estis polemikisto kaj maldekstrula aktivulo, foje proksima al la ideoj anarĥiismaj. Li aranĝis la Tribunalon Sartre-Russell opone al la krimoj de la vjetnama milito. Russell ricevis la Nobelan Premion pri literaturo en jaro 1950 pro lia verkaro, kaj precipe pro lia humanista aktivado. Li havis lertan tranĉan stilon. "Ideo, ke l’malriĉuloj povas havi distraĵojn kaj libertempojn, ĉiam ŝokis la riĉulojn" (Bertrand RUSSELL) RUSSELL, Bertrand RUSSELL, Bertrand RUSSEL BERTRAND ja:バートランド・ラッセル ko:버트런드 러셀 th:เบอร์แทรนด์ รัสเซิลล์

Matematiko

Matematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas logika dedukta scienco, kiu studas aksiome difinitajn abstraktajn strukturojn (kvanto, formo, aranĝo) uzante simbolan logikon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, ĝenerale de fiziko, sed matematikistoj difinis ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de ĉi tiu scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeli precizajn instrumentojn, evolui novajn teknologiojn kaj komputilojn, konstrui domojn, eĉ baki kukon bezonas aplikon de nombroj, geometrio, mezuro kaj spaco. Ekzistas du ĉefaj branĉoj de matematiko: pura kaj aplika. La pura matematiko esploras objektojn nur pro la teoria intereso, sed aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj inĝenierado aŭ por pli komplika teoria apliko en scienco. :Matematiko estas la alfabeto per kiu Dio skribis la mondon. (Galileo Galilei, 1564-1642) :Matematiko estas pli bone speco de arto.(Takakazu Seki, 1642-1708) :Matematikon oni povas difini kiel la sciencon, kie oni ne scias pri kio oni parolas, nek ĉu tio, kion oni diras estas vera. (Bertrand RUSSELL, 1872-1970) ---- Primaraj Nocioj :Aksiomo - Aro - Nombro - Postulato - Teoremo Ĉefkonceptoj :Algoritmo - Angulo - Bildigo - Derivaĵo - Diferencialo - Distanco - Distribuo - Ekvacio - Esprimo - Formulo - Fraktalo - Funkcio - Fourier-a analizo - Grafeo - Grupo - Integralo - Kartezia Koordinato - Kvanto - Limeso - Linio - Malderivaĵo - Matrico - Operacio - Parametro - Progresio - Punkto - Regresio - Regulo - Rilato - Serio - Skalaro - Spaco - Strukturo - Surfaco - Tabelo - Termo - Variablo - Vektoro - Vico Matematikaj Sciencoj :Algebro - Analitiko - Aritmetiko - Aroteorio - Diskreta Matematiko - Geometrio - Grafeteorio - Kalkulo - Kombinatoriko - Logistiko - Matematika Analizo - Trigonometrio - Matematika Programado - Nombroteorio - Statistiko - Stokastiko - Teorio De Kategorioj - Teorio de Komputado - Teorio de Probabloj - Teorio de Grupoj - Teorio de Ludoj - Teorio de Amasaj Servoj - Topologio Rilataj Sciencoj :Cibernetiko - Informadiko - Statistiko - Logiko - Mekaniko Aliaj Temoj :Historio de Matematiko - Matematikistoj - Filozofio de matematiko Organizoj kaj Premioj :Internacia Matematika Unio - IAdEM - Medalo Fields - Medalo Nevanlinna ----

Esperanto kaj matematiko

La unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis 2004 la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana- franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ REVO (Reta Vortaro) fariĝis intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobrˇichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 8085853655. 21cm. Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tadukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingi¸us de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la Emondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko. La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭge estas la 15 paĝoj de ilustritaj platoj, kie oni tuj havas unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp. Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de universitata scienca fako. La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto, kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate. Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn. Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M EdE-M Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Carlo BOURLET, Briand, Meray, Berdelle, Dombrowski, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.) O. SIMON.

Eksteraj Ligoj


- [http://www.math.uu.se/~kiselman/matstat.pdf Proponitaj ŝanĝoj pri matematiko kaj statistiko por la PIV]
- [http://www.geocities.com/matematikistoj/ TTT-ejo de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj] als:Mathématiques ja:数学 ko:수학 ms:Matematik simple:Mathematics th:คณิตศาสตร์

Kategorio:Lingvistiko

Kategorio:Lingvo Kategorio:Homa scienco ja:Category:言語学 simple:Category:Linguistics th:Category:ภาษาศาสตร์ zh-min-nan:Category:Gí-giân-ha̍k

Kategorio:Logiko

Kategorio:Filozofio ja:Category:論理学

Gibson Les Paul

Gibson Les Paul, elgitarr från märket Gibson. Trakteras av bland annat Slash och Jimmy Page. ja:レスポール

wagi elektroniczne NLP kaway Kredyt hipoteczny Hotele w Rzym










































:: RELATED NEWS ::
Samuel von Brukenthal
Samuel von Brukenthal (
- 1721 in Nocrich (dt. Leschkirch, ung. Újegyház) - † 1803 in Sibiu (dt. Hermannstadt)) war ein Baron und Gouverneur
Wikipedia:WikiProjekt Biologie Forum
WikiProjekt Biologie Forum:
- Portal:Biologie, Wikipedia:WikiProjekt Biologie

Zusammenfassung archivierter Diskussionen

Bitte hier schreiben...

Aktuelle Diskussionen

Veronica

Bei so viel verschiedenen Biologiediskussions-Seiten probiere ich es mal hier. Bin beim Überarbeiten einiger Theodor Storm Artikel auf Veronica gestossen. Das war ursprünglich ein RECIRECT auf den erste
Katholische Kirche in der Karibik
Die Katholische Kirche in der Karibik ist in ihrer eigenständigen Geschichte noch eine junge Kirche. Mit Christoph Kolumbus kam auch das Christentum, genauer gesagt die Katholische Kirche in die Karibik. Stets von Europa abhängig, war es das Missionsfeld der Dominikaner, Franziskaner und
Munku Sardyk
Der Munku Sardyk ist die höchste Erhebung des asiatischen Sajangebirges. Er ist 3.492 Meter hoch und erhebt sich westlich des Flusses Oka auf der Grenze zwischen der Mongolei und Russland. Er gehört zum Ostsajan. Die Koordinaten des Murku Sardyks lauten 51° 44 Minuten nördlicher Breite und 100° 13 Minuten östliche Länge. Blasinstrumenten der direkt mit der Schallquelle verbundene Resonanzraum. Bei der menschlichen Stimme ist das Ansatzrohr der Raum von den Stimmlippen bis zu den Mundlippen und Nasenöffnungen. Die Stimmritze erzeugt einen undifferenzierten Laut, der im Ansatzrohr durch
Teelicht
Ein Teelicht ist eine kleine, nichtrußende Kerze in einem Becher aus Aluminiumfolie. Das Teelicht gibt es in verschiedenen Größen von einem Durchmesser von 36mm bis hin zu 59mm und einer höhe von 12mm bis maximal 24mm. Die Brenndauer beträgt gewöhnlich etwa 4 Stunden, dies hängt jedoch von der
Ansgar von Reichenbach und Steegen
Ansgar Freiherr von Reichenbach und Steegen (
- 5. Mai 1849; † 22. November 1912 in Baden-Baden) war Forschungsreisender, Mäzen, Philanthrop und Esoteriker. Sein enormes Verm
Arbeitsleistung
Arbeitsleistung bezeichnet in der Ökonomie das Ergebnis einer zielgerichteten Anstrengung pro Zeiteinheit bei bestimmter Arbeitsqualität.

Die Arbeitsproduktivität

Die Arbeitsleistung kann als Arbeitsproduktivität gemessen werden, soweit Output und Input messbar sind. Beachten sollte man hierbei, dass die Produktivität eine rein mengenmäßige Größe ist. Produktivitäten lassen sich am Besten innerhalb einer Branche bzw. bei gleicher Tätigkeit vergleichen (Werkzeug zum Zusammenkehren von Schmutz und Unrat von Böden.

Aufbau und Gebrauch

Man unterscheidet zwischen großen und kleinen Besen. Ein großer Besen besteht heute meist aus einem langen Besenstiel aus Holz, Metall oder Kunststo
Randecker Maar
Das Randecker Maar ist ein ehemaliger Vulkanschlot auf der Schwäbischen Alb in der Nähe von Weilheim an der Teck, der durch den Albvulkanismus (Schwäbischer Vulkan) vor ca. 17 Millionen Jahren entstanden ist. Zu prähistorischen
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org